Paĝo:Stolle - Konsiloj pri Higieno, 1923, Borel.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

enblovas aeron en la pulmon. Tio ĉi okazas aŭ de buŝo al buŝo aŭ per blovilo. Krom tio oni frotas la piedojn, manojn, dorson kaj kavon de l’ koro de la malsanulo. La aliajn partojn de l’ korpo, precipe la frunton kaj tempiojn, oni lavas per varmigita vinagro. Se signoj de vivo montriĝas, oni portas la pacienton en varman liton kaj daŭrigas zorgeme la samajn procedojn por revivigo, oni nur ĉesigas la enblovon de aero.



Flegado al dronintoj

Tute ne estas bone meti la droninton kun kapo malsupre por liberigi lin de la eniĝinta akvo. Tio ĉi okazas plej bone laŭ sekvanta procedo: Oni kuŝigu lin tiamaniere, ke lia vizaĝo estu turnita teren. Tiam oni malfermu lian buŝon per premo de la malsupra makzelo, oni tenu la frunton alte kaj fleksu kolon kaj bruston de l’ malsanulo malalten. La korpo devas esti forte frotata kaj metata en varmigitan liton. Oni purigu la nazon, buŝon kaj orelojn de la enpenetrinta ŝlimo, donu klisteron kun salo kaj metu ĉirkaŭ la man- kaj piedartikoj pansaĵojn trempitajn en salamoniako. Oni tiam enblovu aeron kaj penu okazigi vomadon per vomekscitaj procedoj.