Paĝo:Stolle - Konsiloj pri Higieno, 1923, Borel.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la infanoj, ĝi devenas nur de tio, ke oni pretigis tro riĉhavan menuon aŭ, ke dua manĝo tro proksime sekvis la antaŭan. Kiu jam de la komenco kutimigis siajn infanojn al ordo, ankaŭ en la manĝado, kaj precipe ĉiam je la sama tempo, tiu malofte devos trudi al ili manĝadon; kiam ili sidiĝos ĉe la tablo, la malplenaj teleroj jam montros al la feliĉa patrino, ke ŝiaj karuletoj havas bonan apetiton, ke ili manĝis kun plezuro tion, kion oni metis antaŭ ilian buŝeton.



Flegado de la buŝo
Dek ordonoj por gepatroj kaj infanoj.

1. Por konservo de l’ saneco bona dentaro estas necesa; pro tio, ĉiu infano de l’ juneco devas esti kutimigita zorgi pri la dentoj kaj la buŝo. — 2. Post ĉiu manĝo oni devas gargari la buŝon per klara akvo, kun temperaturo de 12—15º R. — 3. Oni purigu ĉiutage du fojojn la dentojn, matene leviĝinte kaj vespere kuŝiĝonte. — 4. Por la dent-purigado oni ne uzu tro malmolan broson, oni malsekigu ĝin per akvo kaj eventuale trempu ĝin en pulvorigitan kreton. — 5. Dum la brosado la broso devas tuŝi ambaŭ, la internan kaj la eksteran flankon de la dentoj, kiel ankaŭ la maĉan supraĵon; la frotado devas okazi de supre malsupren kaj de dekstre maldekstren