Paĝo:Stolle - Konsiloj pri Higieno, 1923, Borel.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

fremduloj neniam laŭdu nek mallaŭdu viajn infanojn; vi per tio vundas iliajn plej delikatajn sentojn. — 6. Insistu pri absoluta obeo, sed plifaciligu ĝin al la infano ordonante kaj malpermesante nur tion, kio estas nepre necesa. — 7. Estu konsekvenca kaj kunigu la necesan severecon kun ĝustegrada mildeco. Ne mallaŭdu aŭ punu infanajn mankojn aŭ erarojn, kvazaŭ ili estus gravaj pekoj, sed neniam toleru ion vere mallaŭdindan kaj precipe, se vi ion malpermesis, nepre postulu respektadon de via malpermeso. — 8 Infanoj ne estas ludiloj. — 9. Infanoj estas en certa rilato la ĉefaj personoj en la domo, sed — 10. Ili ne devas tion rimarki.



Oreldoloroj diversspecaj

Kontraŭ orelkataroj, kiuj montras sin per pikoj aŭ ŝveloj, oni uzu varmajn kompresojn sur la orelo; enŝprucoj de varma akvo ankaŭ faras bonajn servojn. Se la kataro kreskas ĝis inflamo de l’ timpano, oni prave agos plenigante trifoje ĉiun tagon la orelojn ĝis la timpano per varmeta akvo. Por tio, oni kuŝigas la kapon flanke sur kuseno kaj plenigas la orelon per varmeta akvo, kiu restas en la orelo ĝis ĝi perdas sian freŝigan efikon kaj ĝis la doloro rekomenciĝas. Por malplenigi la orelon, oni turnas la kapon sur la alia flanko kaj denove plenigas la orelon du fojojn. Ankaŭ kuraciga estas loka vaporbano per enigo de