Paĝo:Stolle - Konsiloj pri Higieno, 1923, Borel.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

per du fingroj kaj dum la operacio tiru supren kaj malantaŭen, kontraŭ la supra parto de la malantaŭa kapflanko, ĉar tio plifaciligas la eniĝon de l’ akvo kaj la forĵeton de l’ objekto. Kiam bestoj, kiel araneoj, formikoj, muŝoj ktp. enfalas en la oreltruon, oni ankaŭ faru enŝprucojn aŭ plenigu la orelkanalon per oleo.



Malsanecoj de la lango

Ofte formiĝas sur la lango veziketoj aŭ ankaŭ truetoj, kiuj estas tre doloraj. Ili ofte devenas de stomaka difekto, kaj oni klopodu forigi tion per dieto. Oni ankaŭ gargaru la buŝon per akvo kun maldensa citronsuko. Se formiĝas sur la lango absceso, oni devas tuj konsulti la kuraciston. Se la lango estas vundita per mordado aŭ alimaniere, oni metu iom da citronsuko en akvon kaj gargaru la buŝon. Okazas tre ofte, ke la lango vundiĝas per rompitaj dentoj, oni atentu pri tio kaj igu fajli la akrajn angulojn kaj pintojn. Sufiĉe ofte la lango vundiĝas per manĝado de fortaj acidoj. Oni ilin forlasu kaj gargaru per malvarmeta akvo.



Raŭkeco

Ĝi estas simptomo de malsaniĝo de la gorĝo, kaŭzita ĉu per inflamo, per laciĝo ĉe parolado, per nervozeco, per pulmo-malsano aŭ per formiĝo de absceso en la gorĝo. Se la