Paĝo:Stolle - Konsiloj pri Higieno, 1923, Borel.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kompresojn ŝanĝotajn ĉiun horon aŭ ĉiun horon kaj duono, kune kun gargaroj per citronakvo en la buŝo kaj nazo. Rekomendinde estas ankaŭ ŝvitigi la infanon, ĉu per banoj je 30—32o kun posta, seka enpakigo, ĉu per malseka enpakigo je 20o kun varmigaj kruĉoj kun posta bano je 26o kaj akvumo je 20o, aŭ per lavado de l’ korpo je 18o. Oni konsideru la pacienton kiel kuracitan, kiam ekstere kaj interne la kolo ne plu prezentas ŝvelaĵon. Ĉe la krupo kaj angino oni uzu la saman kuracadon, nur ĉe tus-krizoj oni faru vaporkompresojn, kiuj havas la celon, plirapidigi la dissolvon de l’ haŭtoj, kiuj troviĝas en la spirkanalo kaj tiel forigi la malfacilecon de spirado. Tamen, tiuj malsanoj estas tiel gravaj, ke kuracista helpado devas esti rigardata kiel nepre necesa.



Korbatoj

Se ili devenas de malsaniĝo de la koro, oni devas konsulti kuraciston, Ĉar ĉiu malĝusta kuracmetodo povas fariĝi danĝera. En kazo de nervaj korbatoj, oni povas atendi bonan sukceson, se oni, dum la tago kaj je la enlitiĝo, metas sur la koron 6 aŭ 8-oblajn kompresojn malvarmajn, dum kvaronhoro; oni povas meti 4 ĝis 6 unu post alia, kaj poste ripozi. La kompresoj devas esti kovritaj per lano, por ke la vestoj ne malsekiĝu.