Paĝo:Stolle - Konsiloj pri Higieno, 1923, Borel.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

dormas en unu ĉambro. Se estas eble, restado sur la kamparo, en bona aero apud akvo aŭ en montoj havas bonan efikon.



Atako

Ĝis alveno de la kuracisto, oni malligu la vestojn de la malsanulo, oni metu lin sur oportunan kuŝejon kun kapo alta sur kuseno kaj zorgu pri trankvilo. Se estas sangalfluo al la kapo, oni faru malvarmajn kompresojn sur la frunto kaj donu klisteron kun varmeta akvo kaj vinagro. Malvarmaj frotoj de la frunto, brusto, dorso kaj ventro estas tre rekomendindaj, sed ili devas esti farataj tre rapide. Ĉe maljunaj, malfortikaj personoj oni faru varmajn pied-kompresojn.



Krampfaj krizoj

Oni distingas du specojn: la histeriajn kaj la epilepsiajn krizojn. La unuaj estas tre oftaj ĉe sekse malsanaj virinoj, kaj nur, kiam la kaŭzanta malsaneco estas kuracita, la krizoj malaperas. La epilepsiaj krizoj estas malsaniĝo de l’ cerbo, kaj oni kuracas ilin pli malfacile. Oni konduku la pacienton en la kamparon, zorgu por li pri atenta dieto kaj pri haŭta flegado kaj regula digesto. Oni evitu agitecon, ekscitan nutraĵon, kaj alkoholajn trinkaĵojn.