Paĝo:Stolle - Konsiloj pri Higieno, 1923, Borel.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
Konsiloj por la flegado de malsanuloj

Ĉe la flegado de malsanuloj oni devas atenti multajn aferojn. Kiu posedas naturan inklinon por tio, jam havas en si mem senton pri la maniero agi en la diversaj okazoj; sed multaj havas bonan volon kaj ne posedas la necesan komprenon por flegi malsanulojn. Por tiuj ĉi estos utilaj kelkaj konsiloj, kiuj devenas de longjara sperto en tiu afero.

Antaŭ ĉio, granda pacienco estas necesa, egala, afabla anim-sintenado kaj gaja karaktero. Zorgeme oni evitu kontraŭparoli malsanulon, inciti aŭ ĉagreni lin per io ajn. Se oni zorgas, havi tian konduton, tio favore influos la bonstaton de l’ malsanulo. Oni neniam staru ĉe la pied-fino de la lito, kontraŭ la malsanulo. Ĉio ŝajnas pli granda al la ekscitita sento; se oni staras ĉe la flanko de l’ lito tio estas malpli frapanta. La flegistino igu sian ĉeeston kiel eble plej malmulte sentebla, ŝi eniru rapide, sed mallaŭte; malrapida, larĝa malfermado de la pordo tro multe streĉas la atenton. Oni parolu mallaŭte, sed klare; oni ne moviĝu bruske, sed certe kaj rapide. Oni neniam duonlaŭte murmuru en la