Paĝo:Stolle - Konsiloj pri Higieno, 1923, Borel.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Se eble, ĉe longedaŭraj malsanoj, oni metu la liton tiamaniere, ke la malsanulo havu agrablan elrigardon tra la fenestro. Granda turmento por malsanulo estas la falado, la glitado malsupren al la pied-fino de l’ lito. Oni povas uzi, kiel apogilon por la piedoj, ordinaran piedbenketon, kies supran parton oni starigas kontraŭ la piedoj. Se tiu piedapogilo povas esti metita oblikve de la malsanulo, ĝi estos ankoraŭ pli oportuna. Plifaciligaj por la kuŝado estas malgrandaj kusenoj plenigitaj per plumoj, 50 cm en kvadrato. Tiujn kusenojn oni metu sub la dorsmezo de la malsanulo, rekte tuŝante la kapkusenon. La paciento ne falas malsupren tiel facile kaj trovas pli normalan korpan pozicion. La kusenoj devas esti ofte ŝanĝataj kaj aerumataj. Oni metas ilin en tolajn kovrilojn, kiuj ankaŭ estu ofte ŝanĝataj. Post lavado de la malsanulo, oni ne forgesu tute purigi kaj sekigi la tukon post ĉiu uzado, por forigi la eventualajn malsanecajn elŝvitaĵojn. Post la lavadoj oni frotu la malsanulon per citrona suko, por fortikigi lin, sed nur kiam ne ĉeestas vundoj.



Dieto por resaniĝantoj

Ĝi devas konsisti el nutrantaj, fortikigantaj manĝaĵoj, sed ankaŭ precipe el facile digesteblaj nutraĵoj, sen iaj spicitaj, ekscitantaj aldonoj. Al tre malfortaj personoj oni donu