Paĝo:Stranga heredaĵo.pdf/168

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita


mi ne kuraĝas, mi ne bezonas. — Parolante malrapide kun ioma tremeto en la voĉo kaj kun lerte ŝajnigita emocio, li diris: — La tempo jam alvenis, kiam la Dia sendito diras al la sopire atendantaj: Pretiĝu, ho vi virgulinoj, ĉar Li baldaŭ venos. — — Mi, kiu funde konas viajn korojn; mi, kiun vi fidas, mi vokas al vi: — Pretigu viajn lampojn; deskuu de vi ĉiujn mondajn, alkroĉiĝemajn aferojn; apartigu vin de ĉio, kio volus vin reteni aŭ deflankigi de via sankta celo. Pasigu la lastajn, ankoraŭ restantajn tagojn per ĝojoplena animpretigado, por ke vi indiĝu aŭdi la ravan krion: „La Fianĉo alvenas“!

— „Virgulinoj“ mi nomas vin ĉiujn, ĉar animoj, kiel la sanktaj anĝeloj, estas senseksaj; kaj, same, homaj estaĵoj, kies purigitaj koroj estas regataj de nur unu penso, unu sopiro, nome la ĝoja, glororiĉa alveno de la Fianĉo. Homaj estaĵoj, kies altiĝantaj animoj, al absoluta pureco destinitaj, estas spirite kunigitaj kun Li, jam estas apartigitaj, liberigitaj el la karnaj katenoj de surtera vivo. Ho, miaj amataj samcelanoj! Niaj animoj kune flugu alte en serenaj, serafaj altaĵoj de pura, libera ĝojego!

— Kulturu en la brilaj ĉambroj de via animo belajn ĝojoplenajn pensojn, kaj via superega, interna beleco lumos el viaj okuloj kaj aliformos vian vizaĝon, vian tutan korpon, donante al ĝi eternan freŝon kaj sanon. Korpaj nebelaĵoj kaj malsanoj havigos al si flugilojn per ĉi tiu kulturo de animbeleco.

Subite sinjoro Heilman haltis kaj, ekprenante de sub la brako sian muzikilon, li diris:

— Nenion plu mi volas diri hodiaŭ. Jam mi parolis multe pli longe, ol kutime. — Levinte la dekstran manon, li eldiris mallongan preĝon laŭ la sama parolmaniero,

163