pro la ĉaso, sed fakte ili devis defendi la ŝtelaĵon, dum kiam la ŝtelistoj fordormis sian ebriecon. Tiu asociiĝo de la ŝtelistoj kun sovaĝaj bestoj kolerigis la kamparanojn treege, sed jam nun ili ne havis esperon aŭdigi siajn voĉojn.
Fine la ĉasemo de la sinjoroj komencis direkti sin kontraŭ ili reciproke, kaj unu faris ataketon kontraŭ la turo de alia. La kamparanoj ĉiam suferadis pro tio, ĉar iliajn kampojn la ĉevaloj de la sinjoroj pieddifektis; ĉar la sinjoroj ankaŭ asociiĝis kun tiuj bestoj, kiuj superis ilin laŭ fortoj. La kamparanoj malhavantaj armilojn, nenion kapablis kontraŭ armitaj viroj kaj sovaĝaj bestoj. Sed ili plendis al Lasse. Ĉi tiu, kiu jam longe vidis la ĉiam pligrandiĝantan konfuziĝon de la aferoj, ektrovis nenian rimedon ol armi la kamparanojn por helpe de ili kaj sia propra militistaro puni la sinjorojn. Kaj tion li do faris. —
Post tio nur restis la realigo de liaj intencoj, kaj li igis la popolon elekti lin ĉefo super ĉiuj ĉefoj, t. e. reĝo. Por doni al la entrepreno pli da brilo, li aranĝis grandan kronadon. Vestita per ruĝa lupopelto kun erinaca felo kun plumoj de garoloj, li igis Uffka-n ŝmiri lin per gudro ĉirkaŭ la buŝo sur granda herbejo, post kio la tuta popolo devis konfesi la inferan dogmaron per nova ĵuro kaj ĵuri, ke Lasse estas sendito de Dio kaj ke la dinastio Hulling devenas el Jafeto, la filo de Noaĥo. Pro tio ĉiuj aliaj turĉefoj estu obeemaj al li kaj donu al li imposton. Tiu ĉi lasta devo ne estis malfacilaĵo al ili, ĉar ili faris nenion, ol trudi al siaj kamparanoj novan imposton. Kaj tiamaniere Lasse I de la dinastio Hulling estis ŝmirita reĝo pro la graco de Dio. Sed por doni pli da brilo al la reĝa nomo li subskribis Lasse I Hugo de Hulling Jafetido.