Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Kaj dum kiam ĉi tiuj sektoj kaj aliaj interbataladis pri la hegemonio, la socio daŭre persistis je la malnova sistemo, serĉante en la pasinteco la pruvojn por la ĉiurilata bonegeco de la estanteco, akceptante malnovajn jam travivitajn formojn, dekretante decidojn kaj donante leĝojn, tiel ke neniam antaŭe tiom da konsento superregis la regantojn, kiuj do opiniis kaj pruvigis, ke tio estas la vera Insulo de Feliĉuloj, dum ke al la regatoj ĉiam plifortiĝis la kredo, ke ĝi certe estas Insulo de Malfeliĉuloj.