Saltu al enhavo

Paĝo:Suttner - For la batalilojn!, 1914, Caumont.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tio estas por la kompatindaj homoj tie batalantaj. . . Mi ĉeestis la militirojn de la jaroj 9 kaj 13 - tiam jam ne ekzistis patriotaj helpunuiĝoj; tiam oni ne sendis al la vunditoj kestojn plenajn je bandaĝoj kaj ĉarpio. - Kiom da ili, kiam la provizoj de la militaj subhirurgoj estis elĉerpitaj, devis mizere perdi la sangon, kiuj per sendaĵo kiel tiu ĉi povus esti savitaj! Via laboro estu benata, vi bonaj, noblaj homoj! - Vi ne komprenas, vi tute ne komprenas, kiom da bono vi faras!" Kaj du grandaj larmoj falis malsupren el la okuloj de la maljunulo sur la blankajn lipharojn.

Ekstere aŭdiĝis bruo de paŝoj kaj voĉoj. Ambaŭ flugiloj de la enira pordo malfermiĝis kaj gardisto anoncis:

„Sia Moŝto la imperiestrino."

La vicprezidanto tuj forlasis la ĉambron por akcepti la vizi­tantinon, kiel estis konvene, ĉe la piedo de la ŝtuparo; sed ŝi jam estis veninta en la apudan ĉambron.

De mia kaŝita angulo mi admire rigardadis la junecan monar­ hinon, kiu en simpla strata vesto ŝajnis al mi preskaŭ pli aminda ol en la pompaj roboj de la kortegaj festoj.

„Mi venas", ŝi diris al S-ro de Suttner, „ĉar mi hodiaŭ matene ricevis leteron de la imperiestro, en kiu li skribas al mi, kiom utilaj kaj bonvenantaj estas la donacoj de la „patriota help­ unuiĝo" - kaj pro tio mi volas mem vidi . . . kaj sciigi la komitaton pri la aprobo de I' imperiestro."

Poste ŝi sciiĝis pri ĉiuj detaloj de la unuiĝa agado kaj detale rigardis la diversajn amasigitajn aĵojn.

„Vidu, grafino", ŝi diris al la akompananta kortega sinjorino, prenante en manon iun tolaĵon, .,kiel bona estas tiu ĉi tolo - kaj kiel belete kudrita."

Poste ŝi petis la vicprezidanton, ke li ŝin akompanu en la aliajn ĉambrojn kaj ĉe lia flanko ŝi forlasis la ejon. Si parolis al li kun videbla kontento, kaj mi ankaŭ aŭdis ŝin diri: „Estas bela patriota entrepreno, kiu al la kompatindaj soldatoj ... "

La ceteron mi ne plu komprenis. „Kompatindaj soldatoj . . . " tiuj ĉi vortoj longe resonis en mia orelo. Jes, kompatindaj, kaj ju pli oni faros, por havigi al ili konsolon kaj helpon, des pli bone. Sed kiel estus - mi subite pensis - se oni tute ne sendus ilin al tiom da mizero, la kompatindajn homojn: ĉu tio ne estus eĉ pli bona?

Mi forpelis tiun penson ... tio ja devas esti - tio ja devas esti. Ne ekzistas alia senkulpigo al la abomenaĵoj de la milito ol tiu entenata en la vorteto „devas".