Paĝo:Tennyson - Gvinevero, kaj aliaj poemoj, 1906, Bicknell.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kaj tiu-ĉi, simile al leono,
Ekkuris kaj eksaltis sur Modredon,
Kaj lin forĵetis teren, senkoscian.
Kaj la servistoj lin ekprenis venis kaj forportis,
Kaj ĉio kvietiĝis. Ŝi ekkriis,
“Jen, nun finita estas;” sed li diris,
“Kiel la peko estas mia, tiel
La honto mia estos; sed leviĝu,
Kaj tuj forkuru kastelegon mian
Transmaran, kaj mi tie vin kaŝados
Ĝis mia vivo estos finiĝinta,
Kaj vin protektos per vivado mia
Kontraŭ la tuta mondo” — Ŝi respondis,
“Ho! Lanceloto, ĉu vi tion faros?
Sed ne, amik’; ni jam adiaŭ diris:
Ho! Dio volu, ke mi povu kaŝi
Min de mi mem; la honto estas mia;
Edzino estis mi, sed vi nur fraŭlo.
Sed nun leviĝu; ambaŭ ni forkuros:
Sanktejon iros mi, kaj mian sorton
Atendos.” Tial Lancelot’, trovinte
Ĉevalon, sur ĝin metis ŝin, kaj prenis
La sian. Ili tiam al disiĝa vojo
Forrajdis, kisis unu la alian,
Kaj plore apartiĝis. Li, pro amo
Fidela al deziroj eĉ malgrandaj
De la Reĝin’, al sia land’ reiris.
Sed ŝi, al Amsburi’, la tutan nokton
Tra stepoj kaj kamparo dubeklaraj