Saltu al enhavo

Paĝo:Tennyson - Gvinevero, kaj aliaj poemoj, 1906, Bicknell.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
26
 

Sed el la reĝoj mi l'unua estis
Kunligi la nobelojn nialandajn
Kaj Giulandajn kun mi, kiel estro,
En tiu Societo d2 la Ronda Tablo;
Kolegojn gloraju, viroja el-ktitajn
Kiel modelon por la mond’ potenca,
Komeneon belan por centjaroj novaj.
Mi igis ilin meti ‘siajn manojn
En miajn, kaj ekjuri honoradi
La Reĝon kiel konsciencon sian,
Kaj konsciencon kiel sian Reĝon;
Dispeli 1’ idolanojn, sed la Kriston
Subteni; malproksimen forrajdadi
Por rebonigi homajn malbonaĵojn;
Nenian kalumnion diri, nek
AuSkulti ∈ parolon sian propran
Honori, kiel Dian; en ĉasteco
Purega dolĉe vivi; ami nur
Fratilinon unu, kaj al ŝi sin ligi
Per noblaj agoj kaj dum longaj jaroj
Gis ili gajnos din. Ĉar mi certigis
Ke ne ekzistas, sub ĉielo nia,
Potenco ia ajn pli forta, ol
Pasio de virgul’ por virgulino,
Ne nur por subpremadi la malbonon,
Sed por is istrui noblajn pensojn, doĉajn
Paroloja, gentilecon, kaj dezirojn
Por gloro, kaj la amon al vereco,
Kaj ĉion kio faras veran viron,