Paĝo:The British Esperantist 1906 En la Maelström’on.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

akvobarelo en la postparto de la ŝipo, sed nun li lasis sian lokon, venis al mi, kaj penis kapti mian ringon, je kiu nur unu persono povis teni. Neniam mi estis tiel malĝojega kiel nun, ĉar mi ekkomprenis ke li frenezas. Ŝajnis al mi, ke estas tute same ĉu mi tenadas ion aŭ ne, kaj tial mi forlasis la ringon kaj iris posten al la barelo. Ĉiam ni ĉirkaŭflugadis, sed ne estis malfacile promeni, ĉar la ŝipo naĝis ne flankiĝante.

Apenaŭ mi alvenis la barelon, la ŝipeto, per grandega salto, ĵetis sin en la profundegon. Mi timis malfermi la okulojn, kaj momente mi atendis la morton. Sed momento post momento pasis, kaj ankoraŭ mi vivadis. Mi kuraĝiĝis, malfermis la okulojn, ĉirkaŭrigardis — kaj neniam mi forgesos la vidaĵon. La ŝipo ŝajnis pendi je meza nivelo, sur la interna flanko de grandega funelo kies supraĵo estis ebena, sed ĉirkaŭiradis kun konfuza rapideco. Mi rigardis malsupren. La radioj de la luno lumis ĝis la vera marfundo, sed mi ne povis vidi klare, ĉar densa nebulo kovris ĉion, kaj super ĝi estis belega ĉielarko. Senĉese ni ĉirkaŭnaĝadis, kaj la bruegon kiu eliris el la funelo mi ne provos priskribi.

Baldaŭ mi ekvidis, ke ni ne estas la sola objekto, kiun entenis la turnakvo. Supre kaj malsupre de ni estis rompaĵoj de ŝipoj, amasoj de ligno, kaj trunkoj de arboj, kune kun pli malgrandaj objektoj kiel mebloj, skatoloj kaj traboj.

Mi jam priskribis la nenaturan scivolecon kiu anstataŭis mian unuan teruron. Ĝi ŝajnis pligrandiĝi kiel mi alproksimiĝis mian teruran sorton. Mi ekrigardis kun stranga intereso la multajn objektojn kiuj naĝis apud ni. Mi kredeble estis freneza, ĉar mi eĉ amuzis min penante diveni, kiu el ili plej baldaŭ atingos la fundon. “Tiu abio certe malsupreniros la unua,” mi diris al mi, kaj mi estis tute malkontentita, kiam la rompaĵo de holanda ŝipo preterpasis ĝin kaj fundiris unue. Fine kiam mi estis farinta kelkajn similajn divenojn kaj ĉiam erare, la fakto de mia neŝanĝanta erareco komencigis en mia cerbo pensaron, kiu tremigis miajn krurojn, kaj batigis mian koron denove.

Ne estis nova teruro, kiu kaptis min, sed espero! Mi ekvidis, ke kelkaj objektoj malsupreniris multe malpli rapide, ol aliaj, kaj mi pensis, ke eble kelkaj objektoj malsupreniros tiel malrapide, ke ili ne atingos la marfundon antaŭ la fino de la fluo, kaj tial resupreniros al la supraĵo de la oceano, ne atinginte la sorton de la plirapide englutitaj objektoj. Tio, kion mi vidis ĉirkaŭe, certigis min. Mi povis vidi, ke ordinare la plej grandaj objektoj fundiris plej rapide, kaj el du objektoj de egala grandeco, se unu estis cilindroforma ĝi estis englutita pli malrapide.

Mi ne ŝanceliĝis plu, kion fari. Mi decidis alligi min al la akvobarelo al kiu mi nun min tenis, detranĉi ĝin de la ŝipo, kaj ĵeti ĝin kaj min mem en la maron. Per signoj mi altiris la atenton de mia frato, montrante la naĝantajn barelojn kiuj alproksimiĝis nin, kaj penante per mia tuta forto ke li komprenŭ tion, kion mi estis faronta. Fine mi pensis, ke li komprenas miajn intencojn, sed ĉu estis vere aŭ ne, li skuis la kapon senespere, kaj rifuzis forlasi sian lokon. Estis neeble atingi lin, la cirkonstancoj ne permesis prokraston, kaj tial, kun malĝojplena koro, mi lasis lin al lia sorto, ligis min al la barelo, kaj ĵetis ĝin kaj min en la akvon. La sekvo estis ĝuste tia, kion mi esperis. Ĉar mi skribas tiun ĉi rakonton, vi vidas, ke mi ne dronis, kaj tial mi mallongigos mian skribadon. Unu horon post la tempo, kiam mi forlasis la ŝipeton, tio estis malsuprenirinta treege, kiam subite ĝi turnis sin rapidege tri- aŭ kvarfoje, kaj portante mian amatan fraton, ĝi fundiris tuj kaj por ĉiam sub la ŝaŭmanta ĥaoso.

La barelo, al kiu mi estis alliginta min, estis malsuprenirinta malmulte pli ol duono de la interspaco inter la fundo de la profundego kaj la loko kie mi forlasis la ŝipeton, kiam granda ŝanĝo okazis en la vidaĵo de la turnakvo. La flankoj de la grandega tunelo momente pli kaj pli ebeniĝis, kaj la ĉirkaŭmovado de la akvo grade iĝis malpli fortega. La ŝaŭmo kaj la ĉielarko ekmalaperis, kaj la fundo de la profundego ŝajnis malrapide leviĝi. La ĉielo estis hela, la ventoj estis kvietiĝantaj, kaj la plena luno malleviĝis radilume en la okcidento kiam mi trovis min sur la supraĵo de la oceano kaj super la loko kie la profundego de la Moskoe-ström estis antaŭe. Mi naĝis rapide en la fluo de la Ström, kaj baldaŭ alproksimiĝis la lokon de la fiŝkaptistoj. Boato trovis min, konsumitan pro laceco kaj mutan pro la memoro de la teruro. Tiuj, kiuj tiris min sur la ŝipon, estis miaj malnovaj kunuloj, sed ili ne pli rekonis min, ol ili konus fremdulon el la lando de spiritoj. Mi diris al ili mian rakonton — ili ne kredis ĝin. Mi nun rakontas ĝin al vi, sed mi apenaŭ povas esperi, ke vi estos pli kredemaj, ol la fiŝkaptistoj de Lofoden.