Paĝo:The British Esperantist 1906 La Korvo.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
LA KORVO.
Tradukita Esperanten de D. H. Lambert, B.A.

Unufoje je noktmezo, dum premate per la pezo
De mondzorgoj mi tralegis mirrakontojn de roman’ —
Dum dormeme mi legadis, jen ekfrapis kaj frapadis
Kvazaŭ sur la ĉambra pordo frapo de amika man’.
“Estas ia vizitanto, vir’, virino aŭ infan’,
Ĉu teran’ aŭ ĉielan’.”

Meze de l’ Decembra neĝo, kiam vintro estas reĝo,
Kaj fajrlum’ groteskajn ombrojn formas kvazaŭ de fantom’,
Por ellasi la doloron, kiu ŝiris mian koron,
Sopiradis mi Lenoron — la diin’ de mia dom’ —
Kiu loĝas kaj loĝados je eterne en ĉiel’ —
Sanktulino kaj anĝel’.

De teruro kaj de ĝenoj la movad’ de l’ silkkurtenoj
Min plenigis — imagaĵoj de senorda fantazi’;
Tial, malgraŭ kor’ batanta, mi restadis ripetanta:
“Pacience atendanta certe estas tiu ĉi
Iu vizitanto, kiu, lacigita sur la voj’,
Min atendas nun kun ĝoj’.

Baldaŭ mi plikuraĝiĝis, kaj mi jam ne ŝanceliĝis,
“Sinjorino, aŭ Sinjoro,” diris mi, “pardonu min,
Sed dum mia dormetado via dolĉa pordfrapado
Ŝajnis nura sonĝsonado, kaj mi ne elaŭdis ĝin” —
Tuj la pordon mi malfermis grandamplekse, kaj sen bru’,
Jen mallum’ — nenio plu!

La mallumon esplorante, longe staris mi mirante,
Dubajn revojn imagante — revojn kiujn homa kor’
Antaŭrevis jam nenie; sed mallum’ profunda tie,
Kaj silento, regis ĉie, krom la son’ de l’ nom “Lenor’!”
Tiun nomon mi murmuris, kaj la eĥo nur “Lenor’!”
Ripetadis kun fervor’!

En la ĉambron reirante, je spirito tremegante,
Mi frapadon pli bruigan aŭdis. “Certe, tio,” mi
Diris, “Venas de l’ ekstero, lasu do al mi en vero
Min de tiu ĉi mistero liberigi, por ke ĝi
Ĉesu mian korbatadon rapidigi; mia sent’
Diras, ‘Estas nur la vent’.’”

Mi malfermis la fenestron, kiam, malŝatante l’ estron,
Jen majesta korv’ enpaŝis el la sankta estintec’!
Ĝi sen ia vort’ saluta, sed restante ĉiam muta,
Kun mieno absoluta, laŭ la mod’ de l’ antikvec’,
Metis sin sur la skulptitan buston de l’ diin’ Palas’,
Portintino de l’ kiras’.

Kaj de l’ monstra bird’ la vido pleniganta min je rido,
Pro l’ impona severec’ de ĝiaj trajtoj sen kompar’,
Diris mi, “Vi, malbelulo, certe estas ne timulo,
Kun mien’ de altrangulo, noktvaganto de la mar’ —
Sur Plutona marbordejo kia estas nom’ de vi?”
“Pluneniam,” kriis ĝi.

Mi miregis ke mallerta birdo estas tiel sperta,
Kvankam la respondo montris birdajn pensojn en malord’!
Ĉar, dum monda historio, ĉu vidiĝis iam io,
Tiel stranga kiel tio — birdo super ĉambra pord’ —
Bird’ nomita “Pluneniam,” bird’ aŭ besto, en la dom’ —
Tion vidis kia hom’!

Sed la korvo, kiu sola sidis, montris sin nevola
Pli eldiri — kvazaŭ tio estus spiro de l’ anim’ —
Plu nenion diri provis, nek eĉ unu plumon movis,
Ĝis diranta min mi trovis, “Ĝi sendube laŭ kutim’,
Kiel la esperoj miaj, morgaŭ flugos for de mi.”
“Pluneniam,” kriis ĝi!

Per respondo surprizita, ĝustatempe parolita,
“Eble tiun vorton lernis ĝi de sia posedant’,
Kiun daŭra malfeliĉo, alligita al malriĉo,
Faris, kiel superstiĉo, viro kun malĝoja kant’,”
Diris mi, “pri ‘Pluneniam,’ lia sola melodi’,
Kanto de melankoli’.”

Sed de l’ nokta bird’ la vido pleniganta min je rido,
Mi seĝegon remburitan ŝovis kontraŭ l’ vizitant’;
Sur l’ veluron sidiĝante, mil da pensoj kunligante,
Mi restadis pripensante, kion tiu parolant’,
Profetema, monstra, volis diri per nenio pli,
Ol ĉi tiu raŭka kri’.

Tion restis mi pensante, sed nenion parolante,
Pro l’ flamantaj birdokuloj, teruril’ al mia kor’;
Tion mi konjektadante, mian kapon kuŝigante
Sur l’ veluron de l’ kusenoj, helaj pro violkolor’
Briligita per lamplumo — kies sur violkolor’
Ne kuŝiĝos plu Lenor’!

Tiam ŝajne per parfumo ekdensiĝis la lamplumo,
Dum serafoj parfumilon svingis tra la atmosfer’,
Kaj tintadis sonoriloj, de feinoj muzikiloj,
“Mizerulo, incitiloj,” mi ekkriis, “al esper’
Jen de via Di’ ĉeestas — estu tial pri Lenor’
Forigita la memor’.”

“Ho profeto pri malbono — vi, ĉu birdo aŭ demono,
Ĉu Satano aŭ blovego de l’ infer’ vin sendis for,
Sola, sed netimigita, sur ĉi tiu malbenita
Dezertlando ensorĉita, diru,” petis mi kun plor’,
“Kiam mi konsolon trovos? diru, diru nun al mi.”
“Pluneniam,” kriis ĝi!

“Ho profeto pri malbono — vi, ĉu birdo aŭ demono,
Je la ĉiopova Dio — tem’ de nia altador’ —
Diru al mi kortuŝita, ĉu en paradiz’ benita
Sanktulinon mi ravita (kiun la anĝela ĥor’
Kantas je la nom’ Lenoro) ĉirkaŭprenos, diru vi!”
“Pluneniam,” kriis ĝi!

“ Estu tio signaldiro,” mi ekkriis, “de foriro —
Iru for al la blovego, la Plutona noktmarbord’,
Ne eĉ unu plum’ restadu, ke ĝi min memorigadu,
Ne mensogojn plu diradu, for de mia ĉambra pord’
Prenu vian formon, vian bekon for de l’ kor’ de mi!”
“Pluneniam,” kriis ĝi!

Kaj la korvo, ne flirtante, restas ĉiam sidadante
Sur la pala Palasbusto super pord’ de mia ĉambr’,
Kaj ĝi havas pro malbono elrigardon de demono,
Kaj sur blankon de l’ plafono falas ĝia nigra ombr’,
Kaj eliĝos el la ombro — fonto de spiritdolor’ —
Pluneniam mia kor’!
The Raven, de Edgar Allen Poe.