Paĝo:The British Esperantist 1914-1915 La Ŝtelita Letero.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

alĝustigas sian labormetodon. Sed li konstante eraras per tio, ke li estas tro profunda aŭ tro malprofunda por la aktuala afero; kaj multaj lernejaj knaboj pli ĝuste rezonadas, ol li. Unu tian, okjaran, mi konis, kiun oni vaste admiris pro lia sukceso divenprova en la ludo “para kaj nepara.” Tiu ĉi ludo estas simpla, kaj oni ludas ĝin per ŝtonaj globetoj. Unu ludanto tenas en sia mano kelkajn el tiuj ludiloj kaj demandas al alia, ĉu la nombro estas para aŭ nepara. Se la konjekto estas ĝusta, la diveninto gajnas unu globeton, sed malĝuste-konjektanto malgajnas unu. La knabo, pri kiu mi aludas, gajnis ĉiujn globetojn en la lernejo. Kompreneble, li havis ian metodon en sia divenado, kaj tio baziĝis sur nura observado kaj taksado de la ruzemo de liaj kontraŭuloj. Ekzemple, unu naivegulo staras kontraŭ li montrante pugnon kaj demandante: “Ĉu para aŭ nepara?” Nia knabo konjektas “nepara,” kaj tiun fojon li malgajnas, sed ĉe la dua provo li gajnas, ĉar tiam li diras en si mem: “la naivulo tenis pare en la unua provo, kaj lia grado de ruzeco ĝuste sufiĉas por igi lin preni nepare en la dua; mi do konjektu nepara”; li konjektas nepara, kaj gajnas. Nu, ĉe alia naivulo pli alta per unu grado, ol la unua, li rezonus jene: “Tiu bubo trovas, ke en la unua provo mi konjektis nepara, do por la dua li unuapense proponos al si la simplan ŝanĝon de para al nepara, kiel faris la unua naivŭlo, sed dua penso inspiros al li, ke tio estas tro simpla ŝanĝo, kaj fine li decidos meti paran, kiel antaŭe; mi do konjektu paran”; li divenas, kaj gajnas. Nu, tiu rezonmetodo en la lerneja knabo, kiun liaj kunuloj nomis “bonŝanca” kia do nome ĝi estas en la lasta analizo?

— Ĝi estas, — mi respondis, — nur identigo de la intelekto de l’ rezonanto kun tiu de lia kontraŭulo.

— Ĝuste tio, — diris Dupin, — kaj kiam mi demandis al la knabo, kiamaniere li efektivigas la ĝustan identigon, en kiu konsistis lia sukceso, li respondis jene: “Kiam mi deziras eltrovi, pri ia homo, kiel saĝa aŭ malsaĝa, aŭ kiel bona aŭ malinda li estas, aŭ kiaj estas liaj pensoj en la momento, mi formas mian vizaĝesprimon ĝuste, kiom mi povas, laŭ lia vizaĝo; tiam mi atendas observante, kiaj pensoj aŭ sentoj sin prezentas en mia cerbo aŭ koro, kvazaŭ responde al tiu vizaĝesprimo.” Tiu respondo de la lerneja knabo funde tuŝas la tutan pseŭdo-profundecon, kiun oni atribuis al Rochefoucault, La Bruyère, Machiavelli kaj Campanella.

— Kaj la identigo de l’ intelekto dela rezonanto kun tiu de lia kontraŭulo dependas, se mi ĝuste vin komprenas, de la precizeco, kun kiu li mezuras la intelekton de siakontraŭulo.

— De tio ĝi dependas por sia praktika valoro, — respondis Dupin, — kaj la Prefekto kun sia kohorto tiel ofte malsukcesas, unue pro manko de tiu identigo, kaj due, pro nebona mezurado, aŭ, pli ĝuste, pro la ne-mezurado de la intelekto, pri kiu ili havas koncernon. Ili konsideradas nur siajn ideojn pri ruzeco; do, serĉante ian kaŝitaĵon, ili enpensigas nur la rimedojn, per kiuj ili mem sin servus en la kaŝado. Ĝis tiu grado ili estas pravaj, ke ilia propra ruzeco ĝuste reprezentas tiun de la ĝenerala amaso; sed, kiam la ruzeco de la krimulo havas karakteron malsaman je ilia, tiam kompreneble la krimulo superruzas ilin. Tio okazas senescepte, kiam lia ruzeco superas ilian, kaj eĉ tre ordinare kiam ĝi malsuperas. Varion de principoj ili ne uzas en siaj esploradoj; en la plej bona okazo, kiam neordinara situacio urĝas, aŭ grandega rekompenco instigas, ili streĉas aŭ pligrandigas siajn malnovajn metodojn de praktiko, tamen ne tuŝante siajn principojn. Kion, ekzemple, en tiu ĉi koncerno de D——, oni faris, por variigi la principon de sia agado? Kio estas ĉiu ĉi borado, trapikado, sondado, mikroskopado kaj dividado de la supraĵo de l’ domo laŭ numeritaj kvadratetoj: kio alia estas ĉio ĉi, ol pligrandigo de la aplikado de la sola principo, aŭ principaro, de serĉado, kiu sin bazas sur la sola idearo pri homa ruzeco, al kiu kutimiĝis la Prefekto dum la longa rutino de sia ofico? Ĉu vi ne vidas, ke li prenis kvazaŭ aksiome la supozon, ke ĉiuj homoj sin metas al la kaŝado de letero, se ne ĉiam per kavaĵo borita en seĝa kruro, almenaŭ per ia strange elpensita truo aŭ anguleto, laŭ la inspiro de tiu sama penskutimo, kiu instigus la homon al kaŝado de letero en truo farita per borilo en la kruro de seĝo? Kaj ĉu vi ne vidas ankaŭ, ke tiaj elpensitaj anguletoj por forkaŝado taŭgas nur por ordinaraj koncernoj kaj estus preferataj nur de ordinaraj intelektoj? Ĉar en ĉiu koncerno de kaŝado, la depono de la kaŝita objekto, kaj ĝuste tia elpensita depono, estas ĝuste tio, kion oni nepre kaj efektive tuj supozas. Tiel ĝia malkaŝo dependas neniel de la penetremo de la serĉantoj, sed tute de iliaj zorgemo kaj persistemo. Se okazas, ke la afero estas grava, aŭ, kio tutegale signifas por la policana menso, ke la rekompenco estas granda, la diritaj kvalitoj ĉiam nepre sukcesis. Nun vi komprenos, kun kia intenco mi inspiris la penson, ke, se la ŝtelita letero estus kaŝita inter la limoj de la Prefekta esplorkampo, alivorte, se la maniero de ĝia kaŝo estus entenata en la serĉmanieroj de la Prefekto, tiam ĝia malkaŝo estus io tute ekster-