Paĝo:The British Esperantist 1914-1915 La Ŝtelita Letero.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mi sentis ankaŭ, ke nepre pasos tra la cerbo de la ministro la tuta konsekvencaro, kiun mi antaŭ minuto iom penis pridiri al vi detale, rilate al la konstanta principo de la polica agado en la serĉado al kaŝitaj objektoj. Tia konsiderado nepre efikos, ke li malŝatos ĉiujn ordinarajn kaŝangulojn. Tia homo, mi pensis, certe ne estus tiel facilanima, por supozi, ke la plej artifika kaj enigma kaŝejo de lia domego ne estos tiel evidenta, kiel la plej ordinara kabineto, por la okuloj, la piksondiloj, la boriloj, la mikroskopoj de la Prefekto. Fine, mi vidis, ke la konsidero lin pelos al la simpleco, eĉ se la prefero ne tiros lin al tiu sama elekto. Vi rememoros, eble, kiel brue ridis la Pre­fekto, kiam mi, ĉe nia unua interparolo, proponis la penson, ke iom povas esti, ke la mistero tiel embarasas lin precipe pro tio mem, ke ĝi estas tiel plene evidenta.

— Jes, — mi diris, — bone mi memoras lian gajecon. Efektive mi kredis, ke li konvulsiiĝos.

— En la materia mondo, — daŭrigis Dupin, — abundas faktoj rekte analogiaj je tiuj de la ne-materia; kaj tio donis ian nuancon de vereco al la retorika dogmo, ke oni povas per metaforo aŭ tropo tiel dece fortikigi argumenton, kiel ornami priskribon. Ekzemple, la principo de la vis inertiæ ŝajnas egala por la fiziko kaj por la metafiziko. Estas neniel pli vere, ĉe la unua, ke maso granda estas malpli facile ekmovata ol maso malpli granda, kaj ke ĝia rezultanta inerciforto estas proporcia al tiu nefacilo, ol estas vere, ĉe la dua, ke la intelektoj pli kapablaj, kvankam pli influaj, pli konstantaj, pli agemaj en siaj movoj, ol tiuj de malpli alta grado, tamen estas malpli ekmoviĝemaj kaj pli embarasataj kaj hezitemaj en la kelkaj unuaj paŝoj de sia ekmarŝo. Plue, ĉu vi iam rimarkis, kiaj estas la strataj signoj super la butikoj, kiuj la plej multe altiras la atenton?

— Neniam mi dediĉis al tiu afero eĉ unu penson, — mi diris.

— Estas unu embarasludo, — li daŭrigis, — kiun oni ludas per landkarto. Unu ludanta partio postulas, ke la alia trovu ian diritan vorton, ekzemple la nomon de urbo, rivero, ŝtato, aŭ imperio, kian vorton ajn, kiu troviĝas sur la miksita kaj konfuza supraĵo de la karto. Nesperta ludanto ordinare penas embarasi la kontraŭulojn, elektante la nomojn kun la plej malgrandaj literoj; sed la spertulo elektas la vortojn, kiuj etende kuŝas per grandaj literoj laŭ la tuta larĝo de la karto. Tiuj ĉi, kiel ankaŭ la tro grande literitaj signoj kaj afiŝoj de la strato, per tio mem evitas la rigardon, ke ili estas tro ege evidentaj; kaj tiu preterrigardo fizika estas ĝuste samspeca kun la spirita nevigleco, per kiu la intelekto preterlasas senrimarke tiujn konsiderojn, kiuj tro insiste kaj trude sin evidentigas. Sed tio, kiel ŝajnas, estas punkto troviĝanta iom tro alte, aŭ tro malalte, por la cerbo de la Pre­fekto. Al tiu ĉi eĉ ne venis en la kapon supozi verŝajna aŭ farebla tion, ke la ministro jam demetus la leteron tuj sub la nazo de la tuta mondo, en la celo plej efike malhelpi, ke ia parto de tiu mondo ĝin rimarku.

— Sed, ju pli mi pripensis la maltiman, aplomban kaj elekteman ruzemecon de D——, kiel ankaŭ tion, ke la dokumento devis ĉiam esti preta al la mano, se li volis ĝin uzi efike, kaj la decidan ateston akiritan de la Prefekto, ke ĝi ne kuŝas kaŝita inter la ordinaraj serĉlimoj de tiu ofcisto: des pli mi konvinkiĝis, ke, por kaŝi tiun leteron, la ministro alprenis la vastan kaj sagacan rimedon, ĝin tute ne kaŝi.

— Plenigite de tiuj ideoj, mi ornamis min per paro da verdaj okulvitroj kaj en unu bela mateno mi kvazaŭ tute hazarde iris vizite al la ministra domego. Mi trovis D—— hejme, kiel ordinare li kuŝsidis oscedante, senokupe, ŝajnigante la lastan ekstremon de enuo. Li estas efektive homo eble la plej energiema el ĉiuj vivantoj: tamen nur kiam neniu lin observas.

— Por min egaligi kun li, mi plendis pri la malforteco de miaj okuloj kaj domaĝis, ke mi devas porti la okulvitrojn, dum per ilia ŝirmo mi povis singarde sed tre atente observi la tutan ĉambron, ŝajnigante tamen, ke mi atentas nur la parolon de mia gastiganto.

— Precipe mi turnis mian atenton sur unu grandan skribotablon en proksimeco de lia seĝo. Sur ĝi kuŝis en malordo diversspecaj leteroj kaj paperoj kun kelkaj muzikiloj kaj libroj. Sed tie, mi konkludis, post longa kaj tre kvieta observado, sin prezentas nenio aparte suspektinda.

— Fine miaj rigardoj, ĉie rondirante tra la ĉambro, trafis sur unu sensignifan bretareton por kartetoj, el desegne-stampita kartono, senzorge dependantan per malpure blua rubando de latuna najlkapeto tuj sub la kamenbreto, meze. En tiu bretareto, kiu havis tri aŭ kvar fakojn, estis kvin aŭ ses vizitkartoj kaj unu sola letero. Tiu ĉi estis malpura kaj ĉifita kaj preskaŭ traŝirita meze, kvazaŭ ia ekintenco, ĝin disŝiri kiel senvaloran, ŝanĝiĝis aŭ haltiĝis pro dua penso. Ĝi portis grandan nigran sigelon kun la signo de D—— tre reliefe montrata, kaj estis adresita per malgranda manskribo virina al D——, la ministro mem. Ĝi estis ŝovita senzorge, ŝajne eĉ malestime, en unu plejsupran fakon de la bretareto.