Iu jam diris vortojn tre verajn rilate al Esperanto kaj la naciaj lingvoj, kaj pri la rilatoj de la malgrandaj nacioj inter si, kaj kun la nombre pli grandaj. Ne estas do necese ripeti la vortojn, sed eble iome klarigi la signifojn de tiuj vortoj: grandaj—malgrandaj !
Ne ekzistas grandaj aŭ malgrandaj nacioj, ekzistas pli multnombraj aŭ malpli multnombraj individuoj formantaj la naciojn. Ofte la pli grandaj ne estas la pli pravaj ! Ili fariĝis pli “grandaj” nur tiaj, ke ili estis pli luktemaj, batalemaj ol tiuj kontraŭ kiuj ili batalis, anstataŭ amike interrilati kaj miksiĝi por akiri la kvalitojn de la indiĝena raso , kaj transdoni al ĝi siajn specialajn ecojn.
La Kelta raso pruvis, ke se ĝi havis kaj havas kvalitojn de administrado interna, ekzemple, ĝi tute ne havis nek havas la necesajn kvalitojn por la batalo porviva, kiam precipe oni devas ruze ataki, aŭ uzi la mortigilojn. Tio ne pruvas tamen, ke ĝi ne estis kapabla kontraŭstari la invadantojn, kiam ili de tro proksime atakis ĝin. Pri tio pruvas la historio. La Bretonoj estas tre fieraj, ke ilia lando konserviĝis nesurpaŝita de la atakantoj, ĉu ili venis el la maro aŭ el la tera flanko.
La lasta voko al helpo de ĉiuj estis la “fajrujoj ardantaj.” Tiujn fajrujojn oni starigis en la lasta momento, kiam minacis la plej grava danĝero, sur plej altaj montetoj, tre oftaj en la lando, kaj kvazaŭ starigitaj intence por formi zonon ne traireblan al la tuta “vera Bretonlando.” Kiam aperis la (nelegebla teksto)ajroj ĉiu sciis, ke li devas fordoni la vivon plivole ol esti venkita. Por konservi la kutimon pri tiuj fajroj, kiuj memorigas la liberigon finan, kiam la Romanoj estis devigataj forlasi la atakadon de la lando, kio pruvis, ke li sentis sin venkitaj, oni konservis ilin sub la nomo de Fajroj de Sankta Johano!
Tiujn fajrojn oni starigas nokte sur la montetoj la 23-an de Junio, vigilio de la Sankta Johano. En tiu sama tago, oni diras, estis savita la lando, sed por konformiĝi al la enveninta kristanismo, kaj akordigi la novajn ideojn kun plej malvonaj kutimoj, oni nomis la fajrojn per la nova nomo.
Ĉiu alportas sian faskon de lignaĵo bruligota. Kiam la monto formita per tiu ligno ekbrulas, la gejunuloj de la loko ĉirkaŭdancas ronde tenante sin per la manoj. Post la 7-a turno ĉirkaŭe la kavaliro kisas la knabinon, kies dekstran manon li tenas. Tiu kiso estas kvazaŭ oficiala, publika amdeklaro, kaj se li iam pro iu ajn kaŭzo ne plenumas la promeson, kiun li faras al ŝi, neniu alia knabino en la vilaĝo devos akcepti liajn proponojn estontajn. Li devos serĉi edzinon en alia vilaĝo, kio tute senkreditigas lin.
La vivo estas ankoraŭ tre patriarka. Ekzistas ĉiam iaj memvole akceptitaj kutimoj, kiuj ne ebligas la deflankiĝon de la malnovaj. Vilaĝo estas preskaŭ familio. Ne estas permesate eniri ĝin per edziĝo al iu el alia vilaĝo, aŭ almenaŭ komunumo. Preskaŭ ĉiuj komunumoj estas apartigitaj per rivereto, kiu formas la limon. Kiam okazas tiaj kontraŭkutimaj edziĝoj la maljunuloj svingas dube la kapon kaj diras: “Domaĝe, ŝi estas ĝentila, ŝi meritas feliĉon sed la sorto ne kompatas tiun, kiu transiras la akvon por starigi sian neston. Al migranta birdo la vento estas ofte maldolĉa !”
Tial en ĉiuj lokoj troviĝas ŝtonegoj, dolmenoj[1] sub kiuj fianĉino en tiu
kazo devus pasi por nuligi la mal-
- ↑ dol-men, ŝtona tablo, iama altaro de la Druidoj.