filegoj; moviĝas soldatoj, ŝipanoj, oficiroj, virinoj, infanoj kaj komercistoj, veturas veturiloj kun fojno, kun matsakoj kan kun bareloj; ie trarajdas kazako kaj oficiro, traveturas generalo. De dekstra flanko strato estas barita per pafilegoj, kaj ĉirkaŭ ili sidas ŝipano, fumante pipon. Maldekstre, apud domo, staras soldatoj kaj sangokovritaj portiloj, — malamikaj postsignoj de la milita tempo estas vidataj ĉie.
Komence ŝajnis al mi, ke ĉiuj estas timigitaj, maltrankviliĝas, ne scias, kion fari. Sed kiam mi enrigardis pli proksime vizaĝojn de tiuj-ĉi homoj, mi komprenis ion tute alian. Jen soldato kondukas ian ruĝebrunan ĉevaltrion por trinkigi kaj tiel trankvile murmuras ion, ke, videble, li ne perdis vojon en tiu ĉi homamaso, sed plenumas sian aferon tiel same trankvile, kiel dum paca tempo. Tio sama estas vidata sur vizaĝo de oficiro, kiu preterpasas, kaj sur vizaĝo de ŝipano, kiu fumas, sidante apud pafilego, kaj sur vizaĝo de soldatoj laboristoj, atendantaj kun portiloj sur perono de malsanulejo, kaj sur vizaĝo de tiu ĉi virino, kiu, ne timante malsekigi sian veston, transsaltetas straton laŭ ŝtonetoj.
Vane mi serĉis maltrankviliĝon, konsterniĝon aŭ pretiĝon al morto, — nenio ĉi tio estis; mi vidis homojn, trankvile sin okupantajn je sia ĉiutaga afero. Sed mi ekvidis tie ne ĉiutagajn simplajn aferojn, sed terurajn, malĝojajn, miregindajn scenojn.
Mi eniris grandan ĉambron. Apenaŭ mi malfermis pordon, vido kaj odoro de kvardek aŭ kvindek plej malfa-