Saltu al enhavo

Paĝo:Tolstoj - Sieĝo de Sebastopolo, 1912, Kabanov.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

cile vunditaj malsanuloj,—unuj sur litoj, aliaj pleje sur planko—subite frapis min. Al mi fariĝis malagrable, kaj kvazaŭ mi ekhontis, ke mi ekiris por rigardi suferulojn, sed mi rememoris, kiel malfeliĉaj homoj ŝatas, kiam oni vizitas ilin, kiel ili amas rakonti pri siaj suferoj kaj aŭdi vortojn de amo kaj de kompato, kaj mi eniris.

— Kien vi estas vundita? hezitante kaj timeme mi demandis unu maljunan malgrasiĝintan soldaton, kiu, sidante sur lito, bonanime rigardis min kaj kvazaŭ invitis aliri al li.

— Piedon,—respondas la soldato.— Kaj mi rimarkis laŭ faldoj de litkovrilo, ke la piedo estas amputita pli supre ol genu.—Dank’al Dio nun,—li aldiras:—mi volas forlasi malsanulejon.

— Ĉu antaŭlonge vi estis vundita?

— Jen, sesa semajno pasas, via moŝto.

— Ĉu doloras nun via piedo?

— Ne, nun ĝi ne doloras; nur ĝi doloretas kvazaŭ en tibikarno, dum malbona vetero…

— Kie vi estis vundita?

— Sur kvina bastiono, via moŝto, kiam estis unua bombardado: mi ekcelis pafilegon, komencis deiri, kaj io ekbatis min je la piedo, kvazaŭ mi faletis per unu piedo en kavon,—mi rigardas, la piedo malestas.

— Ĉu efektive ne estis dolore ĉi tiun unuan minuton?

— Ne; nur kvazaŭ per io varmega oni puŝis min je la piedo.

— Kaj poste?