Saltu al enhavo

Paĝo:Tolstoj - Sieĝo de Sebastopolo, 1912, Kabanov.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

— Kiel vi sentas vin?—mi demandis lin.

La vundito turnas okulojn al mia voĉo, sed ne vidas kaj ne komprenas min.

— Brulas en koro…

Iom pli malproksime mi ekvidis maljunan soldaton, kiu ŝanĝas tolaĵon. Lia vizaĝo kaj korpo estas de ia bruna koloro kaj malgrasaj kiel skeleto. Tuta brako mankas; ĝi estas amputita en humera artiko. Li ridas vigle,—li resaniĝis.

De alia flanko mi ekvidis sur lito suferoplenan, palan kaj delikatan vizaĝon de virino; sur la vizaĝo estas febra ruĝo je tutaj vangoj.

— Ĝi estas ŝipanedzino; antaŭnelonge bombo trafis ŝian piedon,—diras al mi tiu virino, kiu iris post mi.—Ŝi estis portanta tagmanĝon al la edzo sur bastionon.

— Ĉu oni amputis?

— Oni amputis pli supre, ol genu.

Mi pasis maldekstren tra pordo: en tiu ĉambro oni bandaĝas kaj operacias. Mi ekvidis tie kuracistojn kun brakoj, sangokovritaj ĝis kubutoj, kun palaj malgajaj vizaĝoj; ili sin okupis apud lito, sur kiu kuŝas vundito, kun malfermitaj okuloj, parolanta, kvazaŭ en deliro, sensencajn, iafoje simplajn kaj kortuŝantajn vortojn. La kuracistoj sin okupas je abomena, sed bonfara afero. Akra kurba tranĉilo eniĝas en blankan sanan korpon: la vundito subite rekonsciiĝas kun terura krio, disŝiranta animon, kaj kun malbenoj; mi ekvidis, kiel kuracista helpanto ĵetis en angulon la detranĉitan brakon; mi ekvidis, kiel alia vundito kuŝas sur portilo en la sama