Saltu al enhavo

Paĝo:Tolstoj - Sieĝo de Sebastopolo, 1912, Kabanov.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

eliris el pordeto de unu el malgrandaj ŝipanaj dometoj kaj, mediteme rigardante teren, ekiris surmonten al la bulvardo. Sur li estis malmulte eluzita ĉapo, maldika iom stranga violkolora mantelo, el-sub kiu vidiĝis ora liorloĝa ĉeno, pantolonoj kun stripoj kaj puraj brilantaj botoj el bovida ledo.

Li aliris komence al la loko, kie staris muzikistoj, ĉirkaŭ kiuj skribistoj, junkroj, vartistinoj kun infanoj faris grupon, pli rigardante, ol aŭskultante. Cirkaŭe staris, sidis kaj promenis pleje ŝipanoj kaj oficiroj en blankaj gantoj. Poste li aliris al grupo de oficiroj. Tiu ĉi grupo konsistis el kvar oficiroj: adjutanto Kalugin, konatulo de Miĥajlov, adjutanto princo Galcin, regimentestro Neferdov kaj kavaleria kapitano Praskuĥin.

— Nu, kapitano,—diris Kalugin,—kiam ni estos denove sur bastiono? Ĉu vi memoras, kiel ni renkontiĝis sur Ŝvarca reduto,—ĉu efektive estis varmege? He?

— Jes, varmege,—diris Miĥajlov; kaj li rememoris, kiel li tiun nokton iris singardeme laŭ tranŝeo sur bastionon kaj renkontis Kalugin’on, kiu iris tia bravulo, vigle tintante per sabro.

— Mi devus iri morgaŭ; sed,—daŭrigis Miĥajlov— unu oficiro estas malsana ĉe ni, pro tio...

Li volis rakonti, ke vico estis ne lia, sed ĉar komandanto de la oka roto estis malsana, kaj en la roto restis nur signojunkro, li volis ekiri bastionon por anstataŭi leŭtenanton.

— Kaj mi sentas, ke io okazos dum proksimaj tagoj,—diris Kalugin al la princo Galcin.