Paĝo:Ullrich - Skizoj el Esperantujo, 1934.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tintoj, kaj gajaj birdetoj kantas Amen… Ĉi tie sub la ombro de tombejaj arboj ripozas ankaŭ la bona patrino de fervora samideanino…

Karaj gelegantoj! Ne trovos vi en tiu ĉi vilaĝeto modernan dancejon kun jazband – sed anstataŭ tio vi trovas bonajn sincerajn homojn, juvelojn purajn kiel la blua ĉielo aŭ la saniga arbarodora aero, kiun vi tie ĝuas.

Kaj li, nia nova samideano tie loĝanta! Ĉe bonanima sinjorino – klaviristino – mi renkontis lin unuafoje. Ĉar li jam de frua infaneco estas orfo, la bona sinjorino fariĝis kvazaŭ lia patrino, kaj la arto, la muziko, kiun ŝi al li instruis, fariĝis lia spirita patro. La muziko nin interamikigis. Dum frosto, dum pluvo, dum malhela nokto li venis 8 kilometrojn de la montaro, reiris 8 kilometrojn, nur por povi muziki. Ni interkonatiĝis pli intime kaj nun mi ŝatas lin ne nur kiel diversflankan kapablan muzikiston kaj komponiston – sed precipe kiel amikon de plej nobela karaktero. Ekestis en mi la deziro esperantistigi lin, ĉar laŭ mia opinio ĉiuj tiuj karakteroj devus esti esperantistoj aŭ ĉiuj esperantistoj devus esti tiel nobelkarakteraj. Do li fariĝis mia kursano, lude lernis, entuziasmiĝis – kaj fininte la kurson, li portis duan juvelon en sian montaran solecon – Esperanton, kiu same kiel la muziko konsolas lin dum la malfacilaj horoj de sia ne tro sunplena vivo.

Epizodo ĵus okazinta igis min skribi tiujn ĉi liniojn pri li: Estis la „Tago de la patrino”,