ĉi. Sed ili preterpasas min indiferente, ne rimarkante, ke antaŭ ili estas veninto el la alia planedo! Interese!
— Bone! — diras Erich, prenante min sub la brakon kaj iom post iom puŝante al la litero U. — Vi alkutimiĝos. Dume konatiĝu kun miaj amikoj. Jen Alice Berg, laboristino en la fabriko Osram.
Antaŭ mi staras la knabino, en jungŝturma uniformo, kun rimeno trans la ŝultron, havanta, verŝajne, ĉirkaŭ dudek du jarojn. Ŝi havas altan staturon; kaj helajn bluajn okulojn; kaj orkolorajn harojn, simile al Rautendelein[1]. Ili estas kunmetitaj en peza harligaĵo sur la nuko. Trajtoj de ŝia vizaĝo ne estas tute regulaj. Ekzistas iu malproporcio en ampleksoj de la malgranda, delikate desegnita buŝo, iom elstaranta mentono kaj granda malkovrita frunto… Sed hele purpura koloro de ŝiaj vangoj, blua rigardo kaj ora kadreto de la haroj maskas la defektojn. Mi rememoras feinon el unu malnova germana fabelo. La jungŝturma uniformo kaŝas la kolon, ŝultrojn, brakojn, sed la tuta figuro
ŝajnas esti forta kaj gracia. Ŝi ne estas malgrasa, sed ankaŭ ne dika.
- ↑ Pr. Rautendelein, - arbara fejno (personaĵo el famekonata dramo "La droninta sonorilego" de H. Haŭptmann).