Saltu al enhavo

Paĝo:Varankin - Metropoliteno, 1933.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Berlin… de aprilo 1928.

Berlina aero instigas al verkado. Ĝi kreas la humoron. Mi, kiel ĉiu inteligentulo, ne povas verki sen la humoro. Jen, ekzemple: tra, la malfermita fenestro estas videblaj mallarĝa tegola tegmento, radiomasto, du mansardaj fenestroj kaj kamentuboj. Malsupre kuŝas ŝtona puto—la korto kaj aŭdiĝas kanto pri Stefano Razin. La konata melodio sonas mirinde kortuŝe. Fingroj de la lerta harmonikisto faras el ĝi jen molan, dolĉan muzikon, jen fortan, potencan proteston. La harmonikisto ne havas piedojn kaj staras per iuj strangaj tre mallarĝaj kaj mallongaj hakpecoj.

Subita ektremo trapenetras min. Mi rememoris unu aŭtunan vesperon. Per ĉi tiu novembra nebula vespero mi komencas mian romanon.


Malvarma vento malgaje ekbojis sub la ponto kaj fajfante ĵetis sin tra la gisa balustrado supren. Unusola palverda lanterno ege ekbalanciĝis. Supre ekgrincis, kunpuŝiĝinte, la metalfadenoj kaj plende ekbruis. Sur nigra supraĵo de Jaŭzo[1] sin kaŝante de ies persekuto, rapide traglitis striaj makuloj. Pelata de l’vento kun furioza sonoro trakuris la ponton tramvagono. Malhelaj siluetoj gluiĝis al ĝiaj vandoj, konvulsie kurbiĝante. Kroĉemaj manoj kaptis unu la alian. Kelke da piedoj pendis en la aero. Insultado eksonis sur la platformo kaj ies voĉo ekkriis: «Trapasu do kamarado, mi falas!» La vagono malaperis post stratangulo.

Senmova restis la malviva luno, enŝlosita en duobla kolora cirklo, senmova restis ĝia pala lumo, falinta sur glaciigitan teron tra la frosta pikanta aero, senmova estis milicano ĉe la stratangulo, envolvita en varma mantelo. Senmove rigidiĝis sur la ponto super la rivera faŭko iom fleksita vira figuro. La homo jam delonge staris ĉi tie. Per lacaj okuloj li postsekvis trakurantajn preter li vagonojn kaj malaprobe balancetis la kapon. Iufoje li sin turnis al la rivero kaj silente rigardis la nigran akvon. Lia rigardo estis iom mirigita. Kvazaŭ lin zorgis la penso: kial ĉi tiu riveraĉo ĝis nun ne glaciiĝis?

La vento ekŝiris kolumon de lia mantelo. Forŝiriĝinte de du butonoj, ĝi malkovris junan vizaĝon kun duo da grizaj okuloj, kun rekta nazo kaj grandaj lipoj. La homo aspektis iom laca, kvazaŭ li ne dormis kelkajn noktojn.

Moskvo, verŝajne, troviĝis tre malproksime. Ĉi tie la bordoj estis

kovritaj de fabriktuboj kaj nun silentaj korpoj de uzinoj. La industria

  1. Rivereto, trafluanta Moskvon.