Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/101

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kripligu Esperanton, kaj tuj vi fariĝos homo glora, pri kiu oni disputas en la gazetoj. Aŭ — fariĝu, junulo, redaktoro de iu Esperanta gazeto kaj aperigu iun herostratan artikolon, kiun vi mem ne bone komprenos.

Kelnero II. Tiel aŭ alie — mi ne estus kelnero en ia hotelo.

Piroto kaj Valisano (eniras tra la meza pordo).

SCENO 2a.

La antaŭaj. Piroto. Valisano.

Piroto. Vi ĉiam babilas —

Kelnero I. (poetmaniere). Babilo estas bona for-enu-ig-ilo —

Valisano. Nove naskita poeto — via konkuranto!

Piroto. Ĉu ĉio estas en ordo?

Kelnero Ia (kiel antaŭe). En plena perfekto — ĉiu objekto.

Piroto. Vi povas foriri. (La kelneroj foriras). Ni kontrolos laŭ la listo (legas el sia notlibro): Oficiala Gazeto, Lingvo Internacia, Germana Esperantisto —

Valisano. — kaj mil aliaj gazetoj — lasu ilin sur la tablo.

Piroto. — portreto de la Majstro — kaj de lia edzino?

Valisano. Jen ili estas — ĉio en ordo. Nun mi kontrolos la dormo- kaj manĝoĉaimbron. (Eliras dekstren).

Piroto (sola). Mi tremas — eble mi metos mian »dediĉon« inter la gazetojn? — Jes — bona ideo! (Metas la manuskripton inter la gazetojn kuŝantajn sur la tablo) La Majstro legu ĝin mem.