Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/104

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Piroto. Hm — bona ideo, — sed — mi ne iros, — mi timas, en la ĝusta momento perdi la kapon.

Valisano. Trankviliĝu! Oni ja ne povas dufoje perdi tion, kion oni jam de longe kaj senespere perdis.

Piroto. Bedaŭrinde, saĝa vi neniam estis.

Akompano. Nnne mal-malpa-paciĝu. — Mi proponas, ke sinjoro Piroto restu ĉi tie kaj prizorgu la akcepton laŭ niaj telefonaj sciigoj.

Valisano. Bone, ni iru (prenas sian ĉapelon). Mi estos azeno, se mi ne kaptos la Majstron kaj kun li — la destinitan premion.

Piroto. Premiita azeno vi ja de longe estas, kaj tio ne estas bona antaŭdiro por via — hodiaŭa premio.

Akompananto. Ssse i-i-u mmin demandus, kiu el vi ambaŭ estas aaazeno, mi certe nnne scius respondi.

Valisano. Ni ambaŭ volonte — rezignus por — vi. Nu, dirite, farite — ni vaporiĝu! (Li ekkaptas Akompanon ĉe la brako kaj elsaltas kun li tra la meza pordo.)

SCENO 4a.

Piroto sola.

Piroto. Mi tremas — — Nur ankoraŭ kelkaj minutoj, kaj la Majstro estos ĉi tie. (De sur la tablo li prenas sian »dediĉon«) Se mi povus mem deklami ĝin! (Legas laŭte)
Kara Majstro iom griza
Venas al kongres’ Pariza —

(La telefono sonoras) Ha, malbenita telefono! (Li iras al la aparato kaj parolas en ĝin) Kiu? — Jes — mi — ne — jes — ne —, ĉio en ordo — (Li pendigas