Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/120

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kuiristino.

La supo gelateniĝis, la viando plandiĝas (al la publiko flanke) Ĝis hieraŭ estis en nia domo bona ordo kaj paco… Oni pendigis tiun ĉi diablon, kaj ĉiu freneziĝis… (al Sinjorino) La tagmanĝo havos guston de la antaŭhieraŭa tago.

Sinjorino.

Ha!… vi… muŝaĉo tedema!… (leviĝas de la seĝo) Nu… kial vi ne iras?

Kuiristino.

Post vi… (preterlasinte la Sinjorinon). Ho, se mi estus ŝia edzo!… li estas tro bonkora por ŝi. (atente pririgardas la »diablon«). Jen kie ĝi sidas!… (provas fiksi ĝin sur la kapo). Neniel!… nenion!… Tamen la sinjorino de frua mateno sidis kun tiu ĉi orelumo… (fine ŝi sukcesis loki la aŭdigilon en ĝusta pozicio)… Mi aŭdas!… atendu iom, ne forkuru… mi nur sidiĝos… (ŝi singardeme sigiĝas). He! Jen vi estas!… (kelkan momenton ŝi atente aŭskultas)… Ne mensogu, ne mensogu! Nek mi estos via, nek vi — la mia… (al la publiko). »Anĝelo«! — diras li. Kia mi estas anĝelo!… Idioto vi estas!… Fermu la buŝaĉon, kanajlo!… (al la publiko) Kison li petas!… (al la nekonato, kaptante ian objekton) Jen, kion mi al vi donos!… (oni sonorigas en la apuda ĉambro). Ne brulas… (al la nekonato)… fripono!… (enkuras ĉambristino).

Ĉambristino.

Je Dio!… vi estas ĉi tie, kaj tie oni deŝiras la sonorilon!…

Kuiristino.

Ili ja ricevis la supon!…