Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/124

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
NEK VORONOV NEK ŜTEJNAĤ.

Ŝerco propaganda en du partoj kaj en du lingvoj.


Personoj:

Adamo Grumblulo60-jara

Helenjo — lia nevineto20-jara

Kuracisto

Pastro

Servanto

Anoncanto (Conferencier)
Rimarkigo:

La unuan parton de la bildeto, ludotan en nacia lingvo de la konforma lando, oni klarigu en Esperanto al tiuj ĉeestantoj, kiuj ne komprenas la lokan nacian lingvon (ekz. en universalaj kongresoj, aŭ en aliaj okazoj, kiam kunvenos diversnaciuloj.

PARTO I.

Anoncanto.

Bildeto sub la suprenomita titolo estas skribita en 2 lingvoj. Parto unua — en lingvo nacia, kaj dua parto — en Esperanto. Ĉar eble ne ĉiuj el niaj estimataj