Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/127

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

juna, nek vi por ĝi maljuna. Por Esperanto neniu estas maljuna. Ne tiaj maljunuloj, kiel vi, lernis ĝin fervore kaj estis tre kontentaj. Sebert, Boirac, Mosheles, Hänkel kaj multaj aliaj ne grumbladis kaj ne enrigardadis per unu okulo tien, kie ne estas permesite. Malgraŭ, ke ĉiu el ili havis pli ol 70 jarojn. Kiam ili perdis la celon de l’ vivo, Esperanto fariĝis ilia celo.

Onklo.

(Fermante per la mano ŝian buŝon). Nu… nu, fermu vian gramofonon!… Iru en la balon, jam estas malfrue. Oni fordancos ĉiujn dancojn sen vi.

Helenjo.

Bone, bone, mi iras. Sed kisu min — ĉi tie — ĉi tie — jes. Nu, ĉu vi tion komprenas esperante?

Onklo.

Komprenas, komprenas… sed venas jam, venas… estas la oka…

Helenjo.

Ha… ha… ha… se oni volas liberiĝi de iu, oni ne diras en Esperanto »venas-venas«, sed — foriru!… kaj oni kisas…

Onklo.

Bone, bone… foriru… kaj kisas (li kisas ŝin) kaj malaperu!… (Helenjo elsaltas el la ĉambro).

Onklo.

(Sola.) Ho, tiuj junaj!… Se mi povus almenaŭ unu dekon da jaroj demeti de miaj ŝultroj!… (Kun dolora grimaco.) Ho, malbenita sklerozo!… ĝi promenas en tuta mia korpo!… (subite) Oj!… aj!… mia koro!!… io krakis interne!… ĉu jam la morto?