Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/128

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

(Falas sur la kanapon, antaŭe sonorigante. Venas flegma servanto).

Servanto.

Kio okazis?

Onklo.

Ra… ppide!!… kurra… ciston… du kurrracistojn!… Mi mortas…

Servanto.

Se morti, do ne sen pastro.

Onklo.

Ambaŭ… (Servanto foriras malrapide,) Ho… mia koro!… miaj kruroj… morti sola kiel hundo!… Ho… ho… (ĝemas; venas rapide kuracisto).

Kuracisto.

Hm… la paciento ankoraŭ ne mortis… Via servanto rapidigis min… Mi apenaŭ vestis min.

Onklo.

(Ĝemante.) Savu min… mi moortas… mia koro!…

Kuracisto.

Nu, ni vidos kiel aspektas ĉe vi la morto. Kuŝiĝu. (esploras lin) Spiri… ne spiri… Jes… hm… spiri… ne spiri… ne spiri… ne spiri… ankoraŭ ne…

Onklo.

(Eksaltas.) Mi sufokiĝos!

Kuracisto.

Ne timu, oni ne sufokiŝas tiel facile… Hm… kara sinjoro! La morto estas tre malproksime de vi. Kian aĝon vi havas?

Onklo.

60.