Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/129

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kuracisto.

Nu, tia aĝo ion postulas… Oni ja ne povas esti ĉiam juna… Kia estas via okupado?

Onklo.

Mia?

Kuracisto.

Nu jes — via…

Onklo.

Mi… mi… mi…

Kuracisto.

Mi komprenas. »Vi« estas via ĉefokupado. Tio ne sufiĉas. Oni devas trovi alian okupon, alian celon en la vivo… Nu, fartu bone kaj ne perdu la esperon. (Li foriras, preninte la monon.)

Onklo.

Kuracisto, aŭ filozofo?… »Alian okupon, alian celon!« (oni sonorigas) Kiu?… (sur la sojlo aperas Pastro. Sceno mimika.)

Pastro.

(Elpreninte vizitkarton.) Mi estas Andreo Ĉe…

(Kurteno.)

PARTO II.

Anoncanto.

Ni imagu, ke pasis ses semajnoj post la unua vizito de pastro Ĉe en la soleca hejmo de onklo Grumblulo. La reston vi mem tuj aŭdos kaj vidos. Ĝis la!…

Onklo.

(Sola.) Kia miraklo! Antaŭ ses semajnoj mi, vera Grumblulo, ĝemulo, maljunulo signita de l’ morto