Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/130

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

hodiaŭ junigita je 25 jaroj! Se mi ne estus mi, mi neniam ekkredus! Venis al mi la pastro por transirigi mian pekan animon trans la limon de tiu ĉi mondo, kaj jen anstataŭe li revigligis, rejunigis min! Miraklo super mirakloj! Prave diris sinjoroj Boirac, Sebert kaj aliaj, ke Esperanto estas miraklofaranto. Ha, mi ĝojas, mi dancas, mi kantas! Helenjo intertempe forveturis Parizon. Kia surprizo por ŝi, kiam ŝi revenos! Morgaŭ mi nepre iros en kabaredon! (antaŭ la spegulo) Nu, mi min ne rekonas!… (al la publiko) Ĉu ne?… (kantas kaj dancetas).

Se vin kaptis la malsano,
Se la vivo iras for,
Se sklerozo fortamane
Tenas vin kaj ĝemas kor’ —

Ne malĝoju, malesperon
Pelu sen ceremoni’!…
Kaj anstataŭ iri teron,
Esperanton lernu vi…

(La samon fajfas.)

(Enkuras en vojaĝa kostumo Helenjo kaj ekstaras konsternita.) Ho, bonan tagon, karulino! Fine vi venis!…

Helenjo.

?! Kio fariĝis?… Mia onklo fajfas?… Kaj parolas Esperante?!…

Onklo.

Jes, mia kara. Mi fajfas, mi dancas kaj parolas Esperante.