Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/132

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Helenjo.

Hm… mi diris ja la samon al vi… Kaj la pastro?…

Onklo.

La pastro estis… nu, se vi divenos, mi donos al vi po tri kisoj ambaŭflanke.

Helenjo.

Feliĉe… mi ne divenos…

Onklo.

Hazarde — li estis pastro Ĉe…

Helenjo.

Sufiĉe!… ne parolu pli!… Nu, kiam mi iros en la kabaredon?

Onklo.

(Gaje). Morgaŭ, hodiaŭ, tuj, se vi volas! Vivu Esperanto!

Helenjo.

Vivu ĝi por beno de l’ homaro!

(Kurteno.)

Anoncanto.

Do vi vidis kaj aŭdis, ke la 60-jara mortonto iras en kabaredon, kie ambaŭ liaj okuloj atente observados ĉiujn movojn de la ¾ nudaj fraŭlinoj. Kaj tiun ĉi miraklon faris — Esperanto! Kia estas moralo de tiu ĉi teatrajeto? La moralo estas klara, iomete eble ŝerca, tamen — instrua kaj forta allogilo por ĉiuj kontraŭuloj de Esperanto. La moralo estas: kiu volas juniĝi, plilongigi sian vivon, tiu ne veturu al Voronov aŭ Ŝtejnaĥ — tiu fariĝu tuj esperantisto kaj li nepre longe vivos. La peresperanta operacio estas ne tiom