Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/133

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

multekosta, sendolora kaj tute ne danĝera. Krome: por fariĝi materialo operaciebla en klinikoj de Voronov aŭ Ŝtejnaĥ, oni ja devas antaŭ ĉio nepre — maljuniĝi ĝis la 65 aŭ 70 aĝo, kaj nur poste esti operaciata… Nu, kio povas intertempe okazi!… Do — oni devas tuj, senpnokraste enskribiĝi en iun ajn esperanto-klinikon (-klubon), enpagi etan kotizon de nur kelkaj… por la Ĉe-metoda aŭ alia bona kurso, poste fariĝi ano de UEA, nu, se vi deziros, ankaŭ patrono de ICK — kaj post kvin aŭ ses semajnoj vi fariĝos tute juna kaj longe vivonta esperantisto. Sen transplantado de testikoj kaj sen doloro. Kiu el ne-esperantistoj ne kredas — konvinkiĝu mem. Mi aŭdis, ke sinjoroj Voronov kaj Ŝtejnaĥ — ĝis ilia metodo gajnos fidon — uzas intertempe en siaj klinikoj por siaj celoj tre sukcese — Esperanton.

Do vivu peresperanta plijunigmetodo, vivu Esperanto kaj la esperantistoj!

Varsovio, XII. 1930.