Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/138

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Malriĉ, revenante hejmen kun mono kaj kun kontuzoj sub okulo, kiujn ĉiam aldonadis al li la palacaj lakeoj. — Se mi povus ankaŭ monigi la kontuzojn, mi tuj aĉetus aŭtomobilon kaj veturus al mia kara fraĉjo ĉiutage… Profitega negoco!…

II.

Inter la 13 infanoj de gesinjoroj Malriĉ estis unu plej aĝa, 18-jara Sonjo. Pala, malforta, neparolema kaj tre sentemanima, estis ŝi zorgo de ĉiuj domanoj. Sonjo ne ĉiam estis tia. Antaŭ kvin jaroj, kiam ŝi laboris en brandfarejo de sinjoro grafo, ŝi estis unu el plej gajaj kaj petolemaj knabinoj.

Ŝia onklo (tiama sinjoro Malriĉ) estis malriĉa makleristo de la grafo. Ili ĉiuj kune loĝis en vilaĝa dometo proksime de l’ grafa somer-palaco. La onklo Malriĉ tre amis Sonjon kaj ofte alportadis al ŝi de l’ palaco kukojn kaj bombonojn.

Kiam la kaprica sorto malriĉigis la grafon kaj samtempe ekfavoris lian makleriston, la brandfarejo transiris en la posedon de ŝia onklo. La onklo ŝanĝis sian nomon, forĵetinte de ĝi la nedecan sufikson »mal« kaj ekloĝis en la palaco.

Kelkajn monatojn poste malfeliĉa akcidento blindigis la etan Sonjon. Ŝi estis devigita ĉesigi la laboron en la brandfarejo. De tiu tempo ŝia vivo kvazaŭ haltis sur unu loko, malantaŭ kameno, kie ŝi pasigadis la tutajn tagojn, apatia je ĉio kaj je ĉiu. Iom post iom mildiĝadis en ŝi la korpremo, kaj ŝi de tempo al tempo eliradis el sia loko por ekspiri la vivon. Tre dolorigaj estis por ŝi la rilatoj inter la onklo kaj ŝiaj gepatroj. Malesperiga estas la malriĉeco, sed kiom pli abomena — la homa malkompatemo! Sonjo multe suferis pro