Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/143

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
AVENTUROJ DE RUSA KAMPARANO EN GERMANUJO.
Monologo.

I.

SALATO, aŭ unu tago en fiziatra sanigejo.

Mia hejma kuracisto juĝis, ke mi estas malsana, kaj estas necese, ke mi tuj forveturu en iun famekonatan sanigejon. Kaj jen, post dekduhora laciga vojaĝo, mi fine alvenis en N.

Tuj post mia alveno, duono de miaj »sanesperoj« flugis for, kiam la pordisto, forpreninte mian vojaĝan sakon, direktis min al fraŭlino X., kies devo estis — la plenumo de unuaj »alvenoceremonioj«.

— Malbona antaŭsigno! — ekpensis mi (fraŭlino X. estis bela), plenskribante la »alvenokarton«.

Tuj post la unua venis dua, pli grava, formalaĵo. Fraŭlino X. direktis min al sia amikino (ankaŭ bela!!), kiu duonafable, doninte al mi ian ruĝan blankon,[1] petis skribrespondi la 22 tie enpresitajn »sandemandojn«, faciligontajn al la kuracisto la esploron kaj

  1. Folion? — E. W.