Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/147

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

maldolĉa herbaĵo, kiun nune manĝas — ankaŭ homoj. Se vi, ferminte la okulojn, en dummanĝa silento enaŭdiĝos en elbuŝajn sonojn de la salatmanĝularo — vi havos tre precizan iluzion, ke vi estas en »tattersalo«.

Nun, por ke mi ne faru ĉe la tablo ion ridindan, mi atente observadis — kiam, kion, kiel kaj kion manĝis mia najbar-ino (ino!!). Mi estis tre malsata! Post trikvaronhora buŝlaborado, mi, kun preskaŭ larma domaĝo, rimarkis, ke la tagmanĝo finiĝas!…

— Ho, mia kor’! ne batu maltrankvile!… Infero ilin forglutu, — aldonis mi, forirante de la tablo kaj direktante miajn paŝojn ree en la (vir)banejon, kie oni faris al mi varmegan »ventrumladon« germane, Leibflasche, kaj iom poste — stomakmasaĝon. Je la kvara mi denove manĝis kaj iris en »Kuŝhalon« (Liegehalle), kie, enĵetinte min en kvazaŭĉerkon kaj envolviginte per diversaj ŝaloj, oni min mumiigis.

En mia agrable-varma mumiĉerko mi tuj ekdormis, kaj la hieraŭa kinematografa sonĝbaleto denove plezurigis mian dormon en libera arbaraero.

— Hrrrr… hrrr… hrrr… (-neologismo por »ronki«).

— Sinjoro!… sinjoro!… vekiĝu!…

— Hrrr… hrrr…

— Sinjoro!!!…

— Kio fariĝis?!… ho… mia kara!… dancu ankoraŭ… iom… iomete!… (ĝemadis mi sonĝema). Hrrr… hrrr… hrrr…

— Sinjoro!… sinjoro!!… vekiĝu!…

— Kio fariĝis?!… vi maltrankviligas mian sonĝon!!…

— Ronkado estas tie ĉi severe malpermesata!

— ?!?… Stranga lando, kie oni eĉ ronki mal-