Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/148

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

permesas! — ekpensis mi, konvinkiĝante, ke tiu baleto estis — nur sonĝo!…

Mi elmumiiĝis kaj iris vespermanĝi (dum tuta tago mi kvinfoje manĝis kaj okfoje el-kaj envestiĝis). Denove — salato kun ĝiaj devenaĵoj — kaj finita la komedio…

La »kurachorloĝo« ekbatis la dekan, kaj jen, post tuttaga ŝvitlaborado, enlitiĝinte en mian duran[1] spartanan kinematografan liton, kaj sata de diversaj »kuracpensoj« — mi baldaŭ ekronkegis kun plena kapo kaj malplena stomako.

Mi sonĝis… ho!… ke mi estas princo, kaj »ŝi« — la princino, ni ambaŭ estas en Afriko kaj ĝuas — salaton…

Morgaŭe frumatene mi pakis mian sakon kaj forveturis en alian sanigejon, kie oni donas malpli da salato, kaj pli — da aliaj satigaĵoj.

Ĝis revido!…

»La Revuo« 1910—11. pĝ. 512.

  1. malmolan? — E. W.