Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Kiel? Ekridetas la leganto — F. Z. ja estas unu el la plej konataj Esperantistoj de l’ mondo.

Jes! Sed… Se Felikso ne estus la frato de l’ Majstro, se li ne portus la saman nomon, li estus nun konata ne nur kiel »Frato de Majstro«. Pro siaj grandaj nepritakseblaj meritoj li certe okupus unu el la plej vidiĝantaj lokoj en la Esperantuja Panteono. Li estus fama, kiel individuo, metinta — krom la senĉesan kunlaboron por la Esperanta movado — ankaŭ multege da energio, laboro por la literaturo de Esperanto. Li estus fama, kiel 47-jara senlaca originala verkisto. F. Z. ja lasis al ni belegan trezoron, kiun prave ni povus nomi kalejdoskopo de l’ Esperanta literaturo ekde ĝia naskiĝo ĝis nun, historia kriterio de l’ Esperanta literaturo. Sufiĉas ekkoni ian el liaj verkoj por havi imagon kiel statis la literaturo de Esperanto en tiu epoko… Speciale ŝatindaj tiusence estas liaj verkoj en la komencaj jaroj.

Mi ne volas ĉi loke tuŝi la »primariecon« de la plej malnovaj Esperantistoj, (ni diru: Grabowski aŭ Belmont), sed mi ne estos malproksima de vero, se mi supozos, ke estis Felikso Zamenhof, kiu la unua provis la paroleblecon — kun la Majstro — de Esperanto, ke estis li la unua, kiu komencis verki en Esperanto, malgraŭ, ke historie ni scias, ke estis Grabowski, kiu publikigis la unuan verkon Esperantan (tradukan: La neĝa blovado). Sed originalan literaturon esperantan iniciatis ĝuste F. Z. Kiu scias? Eble eĉ antaŭ ol Esperanto ekzistis publike. Vere, ni vidas sur la paĝoj de »La Esperantisto« nur en 1889 liajn unuajn verketojn. Sed — kiam li ilin kreis — ni ne havas la eblon ekscii (kaj certe neniam jam scios).

* * *

Kiu trastudos la nunan libron, venos al la kon-

8