Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/153

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

gardestaris, sur la ŝtuparo la sama fraŭlino kokete plibonigadis sian aĵuran ŝtrumpon, kaj malsupre, ĉe la elira stratopordo, la sama virino direktadis supren ĉiujn enirantajn gastojn. Ĉiu kaj ĉio estas figuroj!…, zumadis en mia kapo.

Ŝvitpunca, preskaŭ furioza eksaltis mi sur la straton. La strata bruo, la aŭtomobila benzinodoro, la kriegaj invitoj de la panoptika agento kapturnigis min kaj preskaŭ senkonsciigis. Mi staris senkonsila, ne sciante, kien iri. Antaŭ mi preterflugadis inferaj aŭtomobiloj, kvazaŭ tentante min konvinkiĝi, ĉu ili estas figuroj aŭ ne. Sur la alia flanko de la strato, ĉe la multlampione brilanta magazenelmontro, staris granda aro da scivolaj »gapuloj«. Mi aliĝis al la »gapularo«. La elmontro efektive estis ĉarmega. Mi avidokule studadis ĉiun bagatelon, kaj tute ne rimarkis, ke apud mi ankaŭ studas la elmontron iu belega junulino, ĉiumomente ĵetante sur mi siajn ĉarmobluajn rigardojn.

— Mm… figuro, aŭ ne? — pensdemandis mi, ĵetante sur ŝin ŝtelpenetran ekspertan rigardon.

— Magazena surstrata reklamfiguro, — decidis mi, diskrete ektuŝinte ŝian maneton…

La belega Germanineto staris senmove. Sendube figuro, triumfis mi, altuŝante la belulinon ĉiam pli kuraĝe kaj ĉiam aliloke.

La figuro ne moviĝante rigardis min tre afableokule kaj koketadis ĉiam pli kuraĝige. Nun, oni devas konvinkiĝi, ĉu ŝi estas ankaŭ gramofonparola. Mi serĉis la prembutonon por paroligi la figuron… Mi ekprenis… La figuro komencis paroli!

— Ĉu vi min amas? aĉetu por mi ĉi tiun ĉarman ĉapelon…

— La ĉapelo kostas 100 markojn, — rediris mi.

— Se vi amas… — ripetadis la gramofono.