Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/155

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

doloris, li (la profesoro) kolere eksaltis kaj demandis:

— Sinjoro!… ĉu vi estas profesoro, aŭ mi?!

Por trankviligi lin, ke ne mi estas la profesoro, mi donis al li 20 markojn kaj iris for, tenante en manoj rekomendan leteron al kolego de la profesoro, kiu ĵus malfermis protektindan sanigejon en Frankfurt M. Je meznokto mi enlitiĝis en la rapidvagonaro »Berlin-Frankfurt/M« kaj tute trankvile, senzorge baldaŭ ekdormis.

La vagonaro flugis kiel sago ellasita el Berlino en direkton de Frankfurt M…

Baldaŭ ŝajnis al mi, ke la vagonaro estas panoptiko, mi estas figuro, kaj la konduktoro estas tiu fremdulo, kiu, altuŝante min, volas konvinkiĝi, ĉu mi estas figuro, aŭ ne. Ĉar lia altuŝado fariĝis tro sentema, kaj ĉiam pli ofta, mi vekiĝis kaj, malbenante la fremdulon, demandis lin, kion li volas…

— Sinjoro! vi devas jam eliri, ni alvenis en Frankfurton.

— Ĉu ne tro rapide? — demandis mi.

— Rapidvagonaro flugas, ne iras, — klarigis la konduktoro, helpante al mi kaj al miaj kvin vojaĝaj sakoj la eliron el la vagono.

Transdoninte miajn paketojn al veturigisto, mi ordonis veturi al la sanigejo de Dro N…, sed neniu en la stacidomo konis ĉu doktoron N…, ĉu lian protektindan sanigejon. Vole-nevole mi devis pasigi la nokton en iu hotelo. Ĉar mi ofte aŭdis pri ĉarma Frankfurto, mi demandis morgaŭe ĉe la matenmanĝo, kiam kaj kie oni povas plej ĝuste ĝui la freŝigan promenveturon sur la maro.

— Rivero, — diris la hotelestro.

— Rivero, — konsentis mi senpacience, aldonante, ke ilia rivero Majno…