Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/156

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Odero… — korektis la hotelestro.

Infero vin englutu!… Maro-rivero, Majno-Odero!… mi jam forgesis la geografiajn nomojn, — ekkriis mi kolere, forirante de la tablo kaj direktante miajn nervopaŝojn al la bordo de la »Majnodera« rivero.

Sidante en boato mi kun ĝojo rimarkis, ke mia boatisto komprenas la rusan lingvon (antaŭ 20 jaroj li forkuris en Germanujon, el sub la rusa pendigilo). Malgraŭ lia, ne tute trankviliga estinteco, li faris impreson de bonkora homo. Mi promesis al mia samlingvano pasigi kelkan tempon ĉiutage en lia interesiga societo, sur ĉarma poeziplena Majno.

— Odero, — korektis la boatisto.

Mi nerve eksaltis, kaj la boato preskaŭ renversiĝis.

— Diru al mi, — petegis mi la pendigotan boatiston, — kial vi ĉiuj »Oderigas« la Frankfurtan Majnon?

— Nia rivero estas Odero, kaj nia urbo estas Frankfurto sur Odero. Ekzistas ankaŭ alia dua Frankfurto sur alia rivero, Majno…

Mi kuŝis en hotelo kun glaciveziko sur la kapo… Je la unua post meznokto mi prenis bileton ĝis la Frankfurto sur Majno, kaj enrampiĝis kun miaj kvin valizoj en la rapidan litvagonaron »Berlin-Frankfurt/M.«.

— Puff!… — ekspiris mi, ŝvitdeviŝante mian frunton.

Fine mi trafis la ĝustan vagonaron, kaj post multaj aventuroj mi atingos deziratan ripozon! Ĝojis mi plenkovrante mian febre tremantan korpon per varma litkovrilo de la vagonlito. Nun oni min ne trompos! mi povas tute trankvile, seninterrompe dormi ĝis la deka matene. Nenia forto devigos min elvagoniĝi antaŭ