Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

kludo, ke kun Dro Felikso Zamenhof malsupreniris en la tombon ne nur la frato de l’ Majstro, ne nur fervora Esperantisto, agema membro de plej gravaj institucioj (I. C. K., U. E. A., P. E. D., k. t. p.), sed ankaŭ tre tre talenta verkisto, pensulo, moralisto, etikulo kaj… poeto en unu persono.

Kun kia facileco fluas liaj ritmoj kaj rimoj jam en la jaro 1889, kiam Esperanto estis ankoraŭ en vindaĵoj, kiam — kiu scias? — eble ankoraŭ neniu revis pri poezio en Esperanto. Kaj se ni akceptos en konsideron ke eĉ dudek jarojn pli malfrue, la plej fama poeto esperanta, inĝ. Antoni Grabowski, estis devigita deklari batalon kontraŭ la t. n. »adasismo« (ke oni ne rimu en Esperanto pere de gramatikaj finaĵoj aŭ sufiksoj), — malgraŭ ke ja en la naciaj lingvoj tiu sistemo estas allasebla — ni devas veni al la konkludo, ke F. Z. jam antaŭe scipovis verki vere talente. Jen ekzemple:

Kuraĝe ni puŝu nin for de la bordo,
Milvoĉe eksonu la kanto,
Mi eĥe resonu potenca akordo
De l’ kant’ nia pri Esperanto.
Marŝo de maristoj. — 1889.

Ĉu la ritmo ne fluas? Ĉu havante en niaj vicoj nur tiajn poetojn estus bezone deklari militon kontraŭ adasismo?

Sed — ja ankoraŭ pli frue, ĉar en 1888 F. Z. donacas al ni belegan, tre profundpensan poemon: »Vizito de la steloj sur la tero.« Jen verko, kiun ja neniu nacia poezio hontus alkalkuli al sia titolaro. Aŭ la versaĵo »Bruas vento«, en kiu kvazaŭ vive aperas la dinamiko de ĉiu aparta vorto:

Rondas, bruas, arbojn skuas,
Bruemulo vento

9