Mi bone ne memoras: ĉu kuglo aŭ io alia suprenĵetis min en la aeron, kaj mi komencis flugi en ĝia senfinaĵo, ĝis mi atingis iun pordegon antaŭ kiu gardestaris iu armita grandegulo.
— Siĝirafoik? — demandis li min tubavoĉe en iu nekonata lingvo. Ĉar mi ne komprenis lian demandon, mi timeme montris mian UEA-steleton.
— Bonvenu, sinjoro, mi petas… vi staras antaŭ la sankta Pordego de la Postmondo, aŭ alie — Pacmondo — ekparolis li Esperante.
— Mi tre ĝojas… ĉu mi povas eniri?
— Se vi havas ĉiujn viajn dokumentojn en plena ordo.
— Jes… jen ili estas: naskiĝatesto, sanatesto, senpedikiĝatesto, vojaĝa karto, pasporto, panokarto, buterokarto, terpomkarto, laktokarto, ĉokoladokarto, sukerokarto… aero…
— Sufiĉe… sufiĉe… sinjoro!…
Kaj jen, plena de misteraj sentoj, mi trapasis la sojlon de tiu sankta regno. Tuj post mia ekapero kaptis min afable kelkaj miaj konataj »geesperantistoj«