Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/163

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

(anoj de »unu granda rondo familia«). Gaje babilante, ili kondukis min al sia hejmo.

— Bumm!… Ni havas ĉi tie propran grupon Esperantistan. Rakontu al ni, kara gasto, ion el via terpeka vivo.

— Tre volonte… sed mi iomete laciĝis de la eksterordinara vojaĝo.

— Bumm!… Ni tuj ripozos en nia rondo.

— ? ! mi tute ne komprenas vian »bummon«! Ĉu ĝi estas via postmondana pseŭdonimo, aŭ iu — neologismo?

— Ne el mia buŝo eliras ĝi — ridete respondis mia akompananto. — Ĝi estas resono de viaj surteraj kanonoj. Ĉiu »bummo« anoncas en nian mondon la alvenon de nova aro da surteranoj.

— Bummbumm!!…

— Ĉu ĉi tiu »bummvagonaro« tute ne ripozas?

— Ĝi laboras tage kaj nokte. Nia Postmondestro diras, ke, se ĉi tiu terura amaso da alvenantaj anoj ne ĉesos, la Postmondo diskrevos…

— Bimm!

— Kaj kion signifas la — »bimm«?

— Ĝi estas resono de la plej novaj surteraj mortmaŝinoj, kiuj per unu ekpafo postmondanigas ne centon, sed milon da patriotoj.

— Bummbimm!… bimmbumm!…

— Terura bimbumvagonaro… — ekpensis mi timeme, rifuĝante malantaŭ mia kondukanto.

Fine ni alvenis. Okaze de mia alveno oni aranĝis specialan kunsidon. Antaŭ miaj okuloj aperadis multaj miaj konatuloj. Ĉiuj sidiĝis ĉe unu granda verda tablo. Pokalestro plenigis niajn pokalojn per iu verdora nektaro. La prezidanto honoris min per solena alparolo.

Kiam mi englutis mian nektaron, ekŝajnis al mi,