Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/164

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ke en miajn vejnojn eniĝis iu nova vivo, kaj en mian koron — novaj sentoj. Mi fariĝis flugilfacila.

— Ĉu vi ofte trinkas ĉi tiun likvoron? — demandis mi mian ĉetablan najbaron, kiu havis grandan verdan stelon sur la kapo.

— Speciale por gastoj oni faras escepton — ili ricevas po du pokaloj.

— Kara amiko… bonvolu… — diris mi, alŝovante mian pokalon.

Kaj forglutinte la duan porcion, mi ekparolis:

— Karaj amikoj kaj karegaj amikinoj!… Mi estas feliĉa… mi ne volas reiri sur teron… mi… mi… ne konu ĝin plu!… mi restas ĉi tie por ĉiam!… (Nenion pli mi povis diri, ĉar mia lango perdis la vojon kaj miaj pensoj sur flugiloj de disvaporiĝanta nektaro komencis iun kvazaŭ postmondanan dancon.)

— Kara gasto, — rediris la prezidanto, — viaj vortoj superbigas[1] nin; tamen antaŭ ol mi donos al vi respondon, mi devas prezenti al vi nian vivon kaj la postmondajn morojn. Nia regno estas regno de plena konkordo kaj fratamo. Jen ĉe la tablo vi vidas la estintajn reprezentantojn de diversaj nacioj kaj religioj. Ĉe ni ekzistas nenia raso, nenia koloro; la plej fervora ŝovinisto fariĝas ĉi tie — neŭtrala pacmondano. Sed por ĝui nian vivon oni devas nepre kviti la vian.

— Sinjoro!… — ekkriis mi — donu al mi kokainon!… mi tuj kvitos!…

— Ne kokaino, nek morfino — ne tiu morto estas bezona. Por esti akceptata, vi devas fari malfacilan ekzamenon.

— Du… ok… dek ekzamenojn!!! — kriis mi.

— Ne diru »hop« antaŭ la eksalto. La ekzameno

  1. ? — E. W.