Paĝo:Verkoj de FeZ, 1935.pdf/165

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ne estas facila. Ni estas postulemaj, kaj niaj okuloj penetremaj. Do, se vi tuj, senpripense, tute sincere kaj senruze povas frate en la nomo de via delegintaro premi la manon de ĉiu terano sen diferenco de lia politika aŭ religia kredo — la ekzameno estas jesa. Se ne, vi devos tuj forlasi nian sojlon.

Kiam li finis, mi eksentis de malantaŭe fortan ekpuŝon kaj mi troviĝis ree — sur tero.

Kaj jen mi demandas vin, kara »geesperantistaro«, ĉu estas espero, ke vi faros jese la ekzamenon?

»Esperanto Triumfonta«, N-ro 68., 22. I. 1922.