palaj, ne sufice dormintaj, kaj la roso matena, kiu kutime briladis sur ili en suno kiel briliantoj, hodiaŭ, pli simila al larmo, pendas malgaje sur iliaj folietoj. Granda domaĝo kaptis lian koron.
— Verŝajne ili priploras siajn fratinojn, la noktajn gastojn — pensis li.
Kaj subite en koro lia leviĝis iu decido. Granda, forta. Li enkuris en la kabanon, kaptis ĉiujn florsemaĵojn kaj, krucosigninte, ĵetis ilin en la apudan riveron.
— Iru tien!… Pli bone estas ne doni al vi la vivon…
Tion farinte, li revenis hejmen. Tie jam atendis lin aro da homoj.
— Kie vi estis patro Valentino?
— Kie mi estis — estis mi. Sed mi ne vendos hodiaŭ florojn.
— Ĉu vi edziĝos kaj konservos ilin por la edziĝa festo?
— Mi ne edziĝos. Tamen mi ne plu vendos florojn!…
— Do ni iros al alia ĝardenisto.
— Iru kien vi volas!
Kiam ili foriris, patro Valentino denove falis en la malĝojon.
— Kion mi faris, kion mi faris? Kio donos nun al mi panon?
— Ne malĝoju, patro Valentino! Ni estas ja en via ĝardeno — aŭdiĝis voĉo de legomoj. — Nin fidu! La floroj kresku kaj ornamu la mondon (ne litkovrilojn!).
— Kion vi faris, kion vi faris? — aŭdiĝis voĉo el la rivero. — Ni volis ĝui la vivon… Vi malebligis al ni la ĝuon! Krimulo!… Krimulo!…
Konfuziĝis la pensoj de patro Valentino.